Kriŝnanagar (Okcidenta Bengalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kriŝnanagar
municipo de Okcident-Bengalio • urbego
Administrado
Poŝtkodo 741101
Demografio
Loĝantaro 153 062  (2011) [+]
Loĝdenso 8 283 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 24′ N, 88° 30′ O (mapo)23.488.5Koordinatoj: 23° 24′ N, 88° 30′ O (mapo) [+]
Alto 14 m [+]
Areo 18,48 km² (1 848 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Kriŝnanagar (Tero)
Kriŝnanagar (Tero)
DEC
Kriŝnanagar
Kriŝnanagar
Situo de Kriŝnanagar
Kriŝnanagar (Barato)
Kriŝnanagar (Barato)
DEC
Kriŝnanagar
Kriŝnanagar
Situo de Kriŝnanagar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Krishnanagar [+]
vdr

Kriŝnanagar, bengale: কৃষ্ণনগর estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en orienta parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Nadia, kie ĝi estas ties sidejo. Kriŝnanagar estas grava centro por kulturo kaj literaturo. La urbego estis nomita laŭ raĝo en:Krishnachandra Roy.

Enirejo de reĝa palaco de Kriŝnanagar

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Kriŝnanagar havis 181 182 da loĝantoj kun legopovo 88%.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kriŝnanagar situas laŭ rivero sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 14 m super la marnivelo. Tropiko de Kankro pasas tra la periferio de la urbego. Nabadvip troviĝas 13, Ŝantipur (Okcidenta Bengalio) 18, Kaljani 49, Bordoman 66, Bolpur 89, subŝtata ĉefurbo Kolkato 94, tutlanda ĉefurbo Delhio 1267, Mumbajo 1697 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu areo estis komunumo "Reui" (রেউই) kun miljara historio. Ĝi evoluis nur malrapide, tamen ĝi estis signifa eduka centro, krome sidejo de la maharaĝo. La municipo estis establita en 1864 kaj ĝi iĝis komerca centro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kriŝnanagar estas agrikultura urbo, la ĉefkultivaĵoj en la areo estas rizoj, jutoj, sukerkanoj kaj mangoj. La bredado ankaŭ ludas gravan rolon. Sukermuelado estas la ĉefa industrio, sed gravas ankaŭ la produktado de pentritaj argilaj figuroj kaj dolĉaĵoj. La grandurbo estas hejmo de multaj administraj kaj instruejoj same kiel hospitaloj, bankoj.

Religio[redakti | redakti fonton]

Katedralo de Kriŝnanagar

La hinduismo estas la primara religio en Kriŝnanagar kun preskaŭ 91%, poste sekvas la islamo kun ĉirkaŭ 6%, fine kristanismo ĉirkaŭ 3%. Kriŝnanagar estas katolika diocezo.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Kriŝnanagar la plej altnivela instruado okazas en altlernejoj kaj akademio.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo en Kriŝnanagar estas la bengala lingvo, al kiu la angla aldoniĝas.

Stacidomo de Kriŝnanagar

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Kriŝnanagar 3 fervojaj linioj kuras el Ranaghat, Ŝantipur kaj Baharampuro, krome 7 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. La navigebla rivero havas ponton. La plej proksima flughaveno funkcias en Kolkato. Enurbe aŭtorikiŝoj, ciklorikiŝoj, elektraj rikiŝoj kaj taksioj liveras la pasaĝerojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Jare pluvas en Kriŝnanagar averaĝe 1030 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen plej ofte inter majo-oktobro dum la musono. La temperaturo varias inter 20-32 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bildoj pri Kriŝnanagar
Katolika kirko
Templo
Templo
Instituto
Hotelo
Administrejo

Fontoj[redakti | redakti fonton]