Ŝehitlik-moskeo en Berlino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la moskeo

La Ŝehitlik-moskeo en Berlino (turke Berlin Türk Şehitlik Camii, germane Şehitlik-Moschee Berlin) konstruiĝis inter la jaroj 1999[1] kaj 2005 en la loko de antaŭa moskeo de la historia turka tombejo de Berlino ĉe la avenuo Columbiadamm en la urbodistrikto Neukölln. Konstruinto kaj posedanto estas la Turka-Islama Unio por Religiaj Aferoj (turke Diyanet İşleri Türk İslam Birliği, DITIB), asocio sub rekta kontrolo de la Prezidejo pri Religiaj Aferoj (turke Diyanet İşleri Başkanlığı) de la ŝtato Turkio. La nomon Şehitlik, kiu signifas pli-malpli "honora tombejo" aŭ "heroa tombejo", la moskeo transprenis de la turka tombejo, kiu jam kreiĝis en 1866 kiel diplomata tombejo.

Moskeo[redakti | redakti fonton]

La moskeo havas lokon por 1500 preĝantoj kaj la preĝa halo sur la unua etaĝo havas areon de 365 kvadrataj metroj. Ĝi konsistas el kvar etaĝoj, havas 21 metrojn altan centran kupolon kaj du flankajn minaretojn de po 37 metroj.

La moskeon kun najbaraj konstruaĵoj konstruis turkia firmao laŭ planoj de la arkitekto Hilmi Şenalp, kiu ankaŭ planis moskeojn en Aŝgabato (Turkmenio) kaj en Tokio (Japanio). La statikajn kalkulojn faris la inĝeniero Hüseyin Portakal el Augsburg. La konstruo ekde 1999 efektiviĝis sub la direkto de Tarkan Akarsu el Berlino, kiu ankaŭ petis de la urba administrejo permesojn pri planaj ŝanĝoj de la konstruaĵo.

Uzo[redakti | redakti fonton]

La moskeon kiel preĝejo uzas la islamanoj de la najbaraj urbodistriktoj, precipe Neukölln kaj Kreuzberg. Preĝa lingvo estas ĉefe la turka, depende de la okazo ankaŭ la araba. Krome, en la moskeo okazas la plej multaj funebraj ceremonioj de la islama komunumo de Berlino. La mortintoj poste transferiĝas al la pejzaĝa tombejo Gatow en la okcidenta urbodistrikto Spandau aŭ en la hejma ŝtato de la mortinto, ĉar la turka tombejo apud la moskeo samkiel la islama tombaro de la proksima tombejo Neuer Garnisonsfriedhof estas plenaj.

Krom esti preĝejo, la konstruaĵaro ankaŭ plenumas la funkcion de socia komunuma centro, do ekzistas publikaj ejoj malfermitaj al neislamanoj, ekzemple por ekspozicioj aŭ publikaj diskutoj.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Kiel arkitektura modelo de la moskeo servis la otomana arkitekturo de la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Tiu periodo estis karakterizita per la arkitekto Sinan, per kiu la Otomana arkitekturo atingis sian klasikan kulminon. La interna dekoro de la tiutempaj moskeoj karakteriziĝas per ekvilibro inter ceramikaĵoj kaj [[[marmoro]].

Referencoj[redakti | redakti fonton]