Ŝejkismo
Ŝejkismo (arabe الشيخية [aŝ-ŝajĥija]) estas islama religia movado fondita de Ŝejko Ahmad komence de la 19-a jarcento en Irano tiutempe regata fare de la dinastio de Kaĝaroj. Ĝi komenciĝis el pure ŝijaisma doktrino pri la supozata fino de la mondo, do pri islama eskatologio. Nuntempe restas malplimulto de adeptoj de Ŝejkismo en Irano kaj Irako.[1] Meze de la 19-a jarcento multaj adeptoj de ŝejkismo konvertiĝis al babismo kaj bahaismo, kaj en tiuj religiaj movadoj Ŝejko Ahmad daŭre alte estimiĝas.[2][3]
Kiam mortis ŝejko Ahmad, posteulo kiel gvidanto de la ŝejkisma movado iĝis Sajid Kazim Raŝti.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ artikolo pri Ŝejkismo en la anglalingva "Enciklopedio de Monda Historio" (Encyclopedia of World History), 2001, retejo bartleby.com. Arkivita el la originalo je 2006-08-24. Alirita 2014-09-14.
- ↑ Abbas Amanat: Resurrection and Renewal: The Making of the Babi Movement in Iran (angle: "Reviviĝo kaj renoviĝo: la kreo de la baba movado en Irano"), eldonejo Cornell University Press, Universitato Cornell, Ithaca (Nov-Jorkio), Usono, 1989, paĝoj 174 kaj 261 ĝis 272
- ↑ "God Passes By" (Dio preterpasas) de Shoghi Effendi, paĝo 92, eldoninto Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Ilinojso, Usono, ISBN 0-87743-020-9