Ŝigeru Iŝiba
Aspekto
Shigeru IŜIBA ( japane 石破 茂 Ishiba Shigeru ; naskiĝis la 4-an de februaro 1957 en Kōge , distrikto Yazu , gubernio Totoro ) estas japana politikisto. Li estas gvidanto de la reganta Liberala Demokrata Partio (LDP). Li estas ĉefministro de Japanio ekde la 1-a de oktobro 2024 [1].
Li antaŭe funkciis dufoje kiel Ministro de Defendo kaj kiel Ĝenerala Sekretario de la Liberala Demokrata Partio (LDP). Ekde 1986 li estas membro de la malsupra ĉambro por la 1-a balotdistrikto de la gubernio Totoro. Ene de la LDP li antaŭe apartenis al la frakcio Nukaga kaj formale gvidis la frakcion Iŝiba de 2015 ĝis 2020 [2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Japan's Ishiba confirmed as prime minister, set to unveil cabinet (1 October 2024). Arkivita el la originalo je 1 October 2024. Alirita 1 October 2024.
- ↑ Semans, Himari, "Why is Shigeru Ishiba so unpopular among his LDP peers?", 24 September 2024.