Ŝlesvig-Holstinia Esperanto-Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Ŝlesvig-Holstinia Esperanto-Ligo (germana nomo Esperanto-Verband Schleswig-Holstein) estas landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝi reprezentas la GEA-membrojn en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio, subtenas la tutlandan asocion rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigas la plej nordan federacian landon de Germanio al esperantistoj.

Turisma poŝtkarto kun salutoj en Esperanto de la insulo Sylt en Ŝlesvigo-Holstinio, eldonita antaŭ la Germana Esperanto-Kongreso de 1981 en Westerland

La Germana Esperanto-Kongreso ĝis nun tri fojojn okazis en Ŝlesvigo-Holstinio: en 1981 en Westerland (insulo Sylt), en 1994 en la landa ĉefurbo Kiel kaj en 2002 en Husum.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]