Ŝpico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Volpino Pomeriano
Volpino Italiano
Dukino Ludovika en Bavario kun germana Spitz, la blanka ŝpicraso.
Dukino Ludovika en Bavario kun germana Spitz, la blanka ŝpicraso.

La ŝpico (de la germana Spitz, pro la pintaj oreloj) Ŝpico estas hundo kiu apartenas al grupo de hundrasoj kies morfologio kaj anatomio havas multajn komunajn trajtojn. Plej okulfrapa estas la akutforma kapo, kiu havas relative larĝan kranion kun pintaj triangulaj oreloj kaj akutforma muzelo. Alia karakterizo estas dika kaj longa pelto, starigita kaj ĉirkaŭvolvita aŭ kurboplena vosto en formo de falĉileto. Ofte la vosto kuŝas sur la dorso de la hundo. Iuj ŝpicoj estas blankaj (plej ofte) aliaj estas oranĝkoloraj.

La grandeco de la hundoj forte varias ene de la grupo, de la malgranda pomerano (germana ŝpicospeco) kiu pezas inter 2 kaj 3,5 kg, ĝis la granda kaj forta alaska polusohundo (Malamute), kiu povas pezi inter 45-50 kg.

Origino[redakti | redakti fonton]

Antaŭ ĉirkaŭ 3000 jaroj, hundoj komencis migri de la Arkto en moderklimata Eŭropo, Nordameriko, Azio kaj foje Afriko. Skeletoj de antaŭ ĉirkaŭ 2000 jaroj en Svislando montras ke ŝpico-specaj hundoj vivis en Mezeŭropo dum miloj da jaroj. Ĉi tiuj hundoj estas la prauloj de la eŭropa ŝpic-specoj, kiel la germana Spitz kaj la belga barĝohundo Schipperke. Multaj ŝpic-specoj ankaŭ migris al Koreio kaj Ĉinio. Poste, multaj de ĉi tiuj hundoj estis translokitaj de homoj al Japanio, plej probable de Koreio. Ĉi tiuj aziaj ŝpic-specoj estas la prauloj de hodiaŭaj rasoj kiel la ĉaŭĉaŭo (angla : Chow Chow) kaj la Akita Inu.

La beleco de la ŝpicospecaj hundoj kaŭzis ke homoj volis krei kunulajn hundorasojn de ili. La tre malgranda pomeranian hundon estis origine multe pli granda hundo, simila al la Keeshundo. La Keeshundo, estas amika kaj lojala, tamen tre vigla hejmbesto. Alia kunula ŝpicspeca hundraso estas la usona eskimo-hundo.


Klasifikado[redakti | redakti fonton]

La hundoj estas membroj de la grupo 5 de ICF kaj estas dividita en 8 sekcioj. La Internacia Cinologia Federacio klasifikis la ŝpicojn en la grupo 5 ene de du malsamaj sekcioj : sekcio 4 eŭropaj ŝpicoj kaj sekcio 5 aziaj ŝpicoj kaj similaj rasoj kiel Welsh Corgy. Ekzistas ankaŭ iuj rasoj kiuj portas la nomon de ŝpico kaj ke la ICF metas en la dua sekcio : nome la nordaj ĉashundoj.

La ekzakta origino de la hundo ne estas konata, kvankam oni konsideras ke la plejmulto de la ŝpicoj hodiaŭ venas el la arktaj regionoj.

Ekzemploj de eŭropaj ŝpico-hundoj[1][redakti | redakti fonton]

Germana Spitz (Wolfsspitz (Keeshond)-Kleinspitz-Mittelspitz-Großspitz-Zwergspitz aŭ nanoŝpico (Canis pomeranus) : la pomerano estas ŝpico kiu estas oranĝkolora kiel ekzemple la 'volpino italiano', Eurasier (Germanio), finna ŝpiĉo,dana ŝpico, Gronlando hundo (Grønlands-hundo), norvega lundehundo (Norsk Lundehund).

Ekzemploj de ŝpico-hundoj en la mondo[redakti | redakti fonton]

Akita inu, Ŝiba inu ((jap. 柴犬, Shiba inu/ken), Shikoku (jap. 四国犬, Shikoku inu/ken), Kiŝu (jap. 紀州犬, Kishū inu/ken), Kai (jap. 甲斐犬, Kai inu/ken), Japana ŝpico (jap. 日本スピッツ, Nihon Supitsu), Ĉaŭĉaŭo (ĉina : 松狮犬/ 鬆獅犬 (sōngshīquǎn, hara leona hundo)[1], akita usona (antaŭe nomata 'granda japana hundo), korea Jindo (진돗개 Jindot-gae), samojedhundo (samoiedskaïa sabaka) el Rusio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Keeshond, la nacia hundo de Nederlando.

Internacia Cinologia Federacio

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(angla) «What Is a Spitz Type Dog?» (Kio estas ŝpico-speca hundo?)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Bildvortaro en Esperanto, FEL, 2012, p.420.