Ŝtata Banko de Barato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtata Banko de Barato
negoco • entrepreno • kredita institucio • bankofinanca instituciopublika kompanio vd
Dum 2-a de junio 1806 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Ĉefestro(j) Rajnish Kumar vd
Sidejo Mumbajo
Lando Barato
Dungitoj 209 567 (stato: 31-a de marto 2017)
Agokampo retail banking
ISIN-kodo US8565522039
Posedata de Registaro de Barato vd
filiaj kompanioj State Bank of India (California) • SBI Mutual Fund • SBI Life Insurance Company Limited • SBI Cards vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Ŝtata Banko de Barato (angle State Bank of India, akronime SBI) estas la plej granda banko funkcianta en Barato [1][2].

Historio

La banko estis establita en 1955 kiam la Imperia Banko de Barato estis naciigita fare de la Registaro de Barato.[3] Dum ŝtatigo, la Imperia Banko estis unu el la plej grandaj bankoj en Barato kaj kontrolis pli ol trionon de bankagado en la lando. La radikoj de la banko situas en pluraj bankoj establitaj komence de la 19-a jarcento fare de la Brita Raĝo [4].

Laŭ la 2012-2013 jarraporto, la banko estas la plej granda en Barato kun 17,000 filioj, dungas proksimume 230,000 dungitojn kaj havas enspezon de 36,9 miliardoj da dolaroj [5][6][7]. La banko daŭre estas plejparte kontrolita (62.31%) fare de la Registaro de Barato.

La banko ankaŭ funkciigas ekster Barato kun 186 branĉoj establitaj en 34 landoj.

Kunlaboraj Bankoj

SBI havas kvin asociitajn bankojn[8]:

  • Ŝtata Banko de Bikaner & Jaipur
  • Ŝtata Banko de Hajderabado
  • Ŝtata Banko de Mysore
  • Ŝtata Banko de Patiala
  • Ŝtata Banko de Travancore

Referencoj

Eksteraj ligiloj