Ŝtatestro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝtatestro estas estro de la ŝtato. Li povas esti prezidento (plej ofte; vidu: respubliko), reĝo, princo, emiro... (vidu: monarkio)

Multaj ŝtatestroj nur reprezentas sian landon, neposendante efektivan povon (kiu estas ĉe la ĉefministro, ĝenerala sekretariokanceliero) kiel en Britio, HungarioGermanio; tiukaze lia nomo estas preskaŭ nekonata.

En aliaj landoj la ŝtatestro (prezidento) havas efektivan potencon, kiel en Usono, Rusio, Belorusio.

En landoj, kie la subŝtatoj nomiĝas ŝtatoj (ekzemple Usono, Meksiko, Brazilo, Birmo) la termino "ŝtatestro" ofte efektive signifas provincestron; ankaŭ la terminon "guberniestro" oni trovas en tiu ĉi situacio, pro la angla "governor". Eble subŝtatestro pli bonus tie.