Širine

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Širine, hungare Braidaföld, serbe Ширине estas tre malgranda vilaĝo en Kroatio, en distrikto Osijek-Baranja, en municipo de Petlovac.

Situo[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas sur ebenaĵo. Petlovac troviĝas 4, Beli Manastir 2 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj, interalie serboj kaj germanoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Baranya (reĝa departemento), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 ĝi estis parto de Hungario (apartenanta al distrikto de Villány), ekde 1991 de Kroatio. En 1991 loĝis en Širine 170 da homoj, (kroatoj 70 (41 %), hungaroj 20 (12 %), serboj 18 (11 %) kaj aliaj).