(139775) 2001 QG298
(139775) 2001 QG298 | |
transneptuna objekto | |
asteroido • transneptuna objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (139775) 2001 QG298 |
Aliaj nomoj | 2001 QG298 |
Malkovro | |
Malkovrinto | Marc W. Buie |
Dato de malkovro | 19-a de aŭgusto 2001 |
Loko de malkovro | Cerro Tololo (Ĉilio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
5,929 Tm (39,633 AU) 4,750 Tm (31,749 AU) 7,108 Tm (47,517 AU) |
Discentreco | 0,1989 |
Meza anomaliangulo | 16,071° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 6,481° |
Periodo | 91134,506 tagoj (249,513 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
162,425° |
Argum. de periapsido | 209,255° |
Terdistanco - Minimuma |
4,600 Tm (30,751 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
164 × 130 × 116 km Kombinata : 179 km Ĉefa korpo : 135 km |
Maso - Denso |
Kombinata : 1,34 × 1020 kg 0,56 ± 0,02 g/cm³ |
Rotacia periodo | 0,5739 tago (13,7744 horoj) |
Geometria albedo | 0,1 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 6,88 |
(139775) 2001 QG298 estas tre granda duopa transneptuna objekto malkovrita la 19-an de aŭgusto 2001 de la usona astronomo Marc W. Buie elde la Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo en Ĉilio.
Laŭ Wm. Robert Johnston, ĝi havas kombinatan diametron de ĉirkaŭ 179 km ; por Michael E. Brown, ĝi verŝajne ne estas nanplanedo[1] kun taksata diametro de 195 km.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas en orbita resonanco 2:3 kun Neptuno, kiel Plutono : ĝi estas Plutoneno kaj ĝia orbito ekstere tanĝas la neptunan orbiton ; ĝia neptuna MOID estas 1,93966 astronomia unuo (290,169 milionoj da km).
Duopa sistemo
[redakti | redakti fonton]La duopa eco de (139775) 2001 QG298 estis malkovrita la 12-an de septembro 2003 per observoj de lumaj kurboj, anoncita la 12-an de oktobro 2005.
Ĝi komponiĝas el du longigitaj korpoj de 168 x 160 x 150 km kaj 164 x 130 x 116 km en ligita rotacio, ilia orbita granda duonakso estas taksata je 172 km, kaj eblas, ke ili formus kontaktan duopon.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Orbita kongruo kaj Astrometriaj registradoj angle
- angle Listo de la Konataj Transneptunaj Objektoj ; el la paĝaro de Wm. Robert Johnston
- angle (139775) 2001 QG298 ; ibidem
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (139001–140000) | Poste: |
---|---|---|
(139774) 2001 QJ297 | (139775) 2001 QG298 | (139776) 2001 QS309 |