(84922) 2003 VS2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(84922) 2003 VS2
Transneptuna objekto
(84922) 2003 VS2 fotita de la Kosmoteleskopo Hubble
(84922) 2003 VS2 fotita de la Kosmoteleskopo Hubble
(84922) 2003 VS2 fotita de la Kosmoteleskopo Hubble
transneptuna objektoasteroido
Oficiala nomo (84922) 2003 VS2
Aliaj nomoj 2003 VS2
Malkovro
Malkovrinto NEAT
Dato de malkovro 14-a de novembro 2003
Loko de malkovro Mt. Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio plutoneno
transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
5,872 Tm (39,249 AU)
5,443 Tm (36,386 AU)
6,300 Tm (42,112 AU)
Discentreco 0,07295
Meza anomaliangulo 25,711°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 14,827°
Periodo 89811,968 tagoj (245,892 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
302,608°
Argum. de periapsido 110,269°
Terdistanco
- Minimuma

5,300 Tm (35,427 AU)
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
627.6 × 531 × 494.6 km
523 ± 35 km
Maso
- Denso
7,5 × 10¹⁹ kg
1 g/cm³ (supozita)
Rotacia periodo 0,309 tago (7,42 horoj)
Geometria albedo 0,147
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 4,2
Videbla magnitudo 19,7 vd
vdr

(84922) 2003 VS2 estas tre granda, ne tre hela transneptuna objekto malkovrita la 14-an de novembro 2003 en la kadro de la astronomia kampanjo Near Earth Asteroid Tracking (NEAT) elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono).

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas en orbita resonanco 2:3 kun Neptuno kaj estas do klasifikata kiel plutoneno. Ĝia orbito estas malpli discentra kaj malpli klinata ol tiu de Plutono; ĝi trakuras sian orbiton en preskaŭ 246 jaroj kaj venis en sian perihelion la 7-an de novembro 2002.

Grando[redakti | redakti fonton]

En 2007, ĝia diametro estis taksata per la kosmoteleskopo Spitzer je 725 ± 200 km.[1] Tamen en 2012 ĝi estis malgrandigita al 523+35
−34
km per observoj elde la kosmoteleskopo Herschel.

Michael E. Brown rigardas ĝin kiel "verŝajnan nanplanedon"[2] kun diametro de 537 km, tamen en 2019, oni determinis, ke (84922) 2003 VS2 estas elipsoida sur la bazo de stelaj kaŝadoj en 2013 kaj 2014.[3] La luma kurbo derivata de la kaŝadoj sugestas, ke tiu objekto ne estas en hidrostatika ekvilibro kaj do ne estas nanplanedo. Ĝiaj dimensioj estas taksataj je 627.6 km × 531 km × 494.6 km. Pro malĉeesto de konata natura satelito, ne eblas kalkuli ĝian mason, sed supozante denson de 1 g/cm³, tipa ĉe la mezgrandaj TNOj, ĝia maso estus ĉirkaŭ 7,5 × 10¹⁹ kg.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (84001 – 85000)Poste:
84921 Morkoláb(84922) 2003 VS2(84923) 2003 VZ3