Saltu al enhavo

120347 Salacio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salacio
Transneptuna objekto
astronomia simbolo vd
astronomia simbolo vd
Salacio kaj ĝia luno Aktaeo fotitaj de la Keck-teleskopo, 2010
Salacio kaj ĝia luno Aktaeo fotitaj de la Keck-teleskopo, 2010
Salacio kaj ĝia luno Aktaeo fotitaj de la Keck-teleskopo, 2010
asteroido • ebla nanplanedo • transneptuna objekto
Oficiala nomo 120347 Salacia
Aliaj nomoj 2004 SB60
Nomita laŭ Salacia vd
Malkovro
Malkovrintoj K. M. Barkume,
H. G. Roe kaj M. E. Brown
Dato de malkovro 22-a de septembro 2004
Loko de malkovro Mt. Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
6,311 Tm (42,185 AU)
5,640 Tm (37,698 AU)
6,982 Tm (46,672 AU)
Discentreco 0,1064
Meza anomaliangulo 123,120°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 23,921°
Periodo 100077,313 tagoj (273,997 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
279,880°
Argum. de periapsido 312,309°
Terdistanco
- Minimuma

5,495 Tm (36,733 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 914 ± 39 km
Ĉefa korpo : 866 ± 37 km
Maso
- Denso
4,92 x 1020 ± 7,1 x 1018 kg
1,26 ± 0,16 g/cm³
Rotacia periodo 0,254 tago (6,09 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,044 ± 0,004
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 4,1
Videbla magnitudo 20,7 vd
vdr

120347 Salacio estas tre granda, malhela duopa transneptuna objekto malkovrita la 22-an de septembro 2004 de la usonaj geastronomoj Kristina M. Barkume, Henry G. Roe kaj Michael E. Brown elde la Observatorio de la Monto Palomar (San-Diego, Kalifornio, Usono). Ĝi esti retrovita sur fotoj de 1982.

Ĝi havas unu lunon : Aktaeo.

Ĝi iam estis klasifikata kiel kubevano : "klasikaj" objektoj de la Kujper-zono, kiuj havas feblajn orbitajn discentrecon kaj klinecon, kaj kiuj ne estas en simpla orbita resonanco kun aliaj grandaj planedoj.[1] Tamen, ĝi havas grandan klinecon kaj estas proksima de la resonanco 3:5 kun Neptuno. Ĝi estas prefere rigardita kiel objekto de la " vastigita disa disko ".

Kvankam ĝia orbito similas tiujn de la Haŭmea familio, ĝi ne estas ano de tiu familio : ĝi havas plej malgrandan albedon inter la konataj transneptunaj objektoj kaj en ĝia spektro mankas la sorbaj bendoj de la akva glacio, karakteriziloj de la Haŭmeaj familianoj.[2] De 2019, la kombinata maso de la sistemo Salacio – Aktaeo estas taksata je (4,922 ± 0,071) x 1020 kg

Michael E. Brown listigis ĝin kiel preskaù certe nanplanedon[3] kun taksata diametro de 921 km, sed IAU ne formale agnoskis tion.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aktaeo (luno).

Ĝia satelito, Aktaeo, estis malkovrita la 21-an de julio 2006 de Keith S. Noll, Harold F. Levison, Denise C. Stephens kaj William Grundy uzinte observojn per la kosmoteleskopo Hubble, anoncita la 19-an de septembro 2004.

Tiu satelito havas diametron de 290 ± 21 km, orbitan duonan grandakson de 5724 ± 27 km kaj orbitan periodon de 5,493882 ± 0,000023 tagoj t.e. 131,85 horoj. Ĝia orbita klineco estas 23,59° ± 0,36° kun malgranda discentreco : 0,0098 ± 0,0038.

La ĉefa korpo ricevis la nomon de la romia diino Salacio, edzino de Neptuno kaj ekvivalentino de la helena Amfitrito. La satelito estis nomita laù la nereidino Aktaeo.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Antaŭe:Listo de asteroidoj (120001–121000)Poste:
(120346) 2004 RG319120347 Salacio(120348) 2004 TY364

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo 120347 Salacia angle.