1566 Ikaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1566 Ikaro
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroidoMerkurrenkonta asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo 1566 Icarus
Aliaj nomoj 1949 MA
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Ikaro vd
Malkovro
Malkovrinto Walter Baade
Dato de malkovro 27-a de junio 1949
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
161,248 Gm (1,078 AU)
27,921 Gm (0,187 AU)
294,575 Gm (1,969 AU)
Discentreco 0,827
Meza anomaliangulo 261,992°
Klinangulo 22,829°
Periodo 408,743 tagoj (1,119 jaroj)
Meza cirkulrapido 28,69 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
88,035°
Argum. de periapsido 31,350°
Terdistanco
- Minimuma

5,095 Gm (0,03406 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 1,3 km
Maso ~ 1013 kg
Rotacia periodo 0,09471 tago (2,273 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,33
Observaj ecoj
Spektroklaso ?
Absoluta magnitudo 16,9
vdr

1566 Ikaro estas tre malgranda kaj tre hela apolona asteroido.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 27-an de junio 1949 de la germana astronomo Walter Baade elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio Usono).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis la nomon de Ikaro, kiu, en la helena mitologio, flugis tro proksime de Suno.

Orbito[redakti | redakti fonton]

La perihelio de Ikaro estas pli proksima al Suno ol tiu de Merkuro, kaj ĝia afelio kondukas ĝin trans la orbiton de Marso; ĝi do estas marsrenkonta, terrenkonta, venusrenkonta kaj merkurrenkonta asteroido. En aliaj vortoj, ĝia orbito krucas la marsan, teran, venusan kaj merkuran orbitojn.

Ikarus proksimiĝas Teron ĉiuj 9, 19 aŭ 38 jaroj. La 14-an de junio 1968 ĝi pasis je 6,35 milionoj da kilometroj de Tero. La 16-an de junio 2015 ĝi pasos je 8,05 milionoj da kilometroj, kaj estas antaŭkalkulata paso je 5,9 milionoj da kilometroj por la 15-a de junio 2137.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1001 - 2000)Poste:
1565 Lemaître1566 Ikaro1567 Alikoski