15817 Lucianotesi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
15817 Lucianotesi
asteroido
Oficiala nomo 15817 Lucianotesi
Aliaj nomoj 1994 QC
Historio
Malkovrintoj M. Tombelli kaj A. Boattini
Dato de malkovro
Loko de malkovro
28-a de aŭgusto 1994
Asiago (Italio)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
198,163 Gm (1,325 AU)
174,727 Gm (1,168 AU)
221,600 Gm (1,481 AU)
Discentreco 0,1183
Meza anomaliangulo 172,629°
Klinangulo 13,873°
Periodo 556,859 tagoj (1,525 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
162,515°
Argum. de periapsido 94,295°
Terdistanco
- Minimuma

37,337 Gm (0,2496 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 0,7 km
Rotacia periodo ~0,46 tago (~11 horoj)
Geometria albedo 0,15 (supozita)
Observaj ecoj
Spektroklaso Xc
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 18,5
v  d  r
Information icon.svg

15817 Lucianotesi estas tre malgranda marsrenkonta kaj amora asteroido malkovrita la 28-an de aŭgusto 1994 de la italaj geastronomoj Maura Tombelli kaj Andrea Boattini elde la observa stacio de Asiago Cima Ekar, proksime de Asiago en Italio.

Ĝi estis nomita en honoro de la itala amatora astronomo Luciano Tesi, fondinto de la Amatora Grupo de la Monto Pistoiese en 1980. Tiu poste kondukis al la konstruo de la Observatorio de Pian dei Termini. Kiel direktoro de la stacio, li kunlaboris kun la malkovrintoj ekde 1994 en malkovro de asteroidoj kaj sekvado de apud-teraj objektoj.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Kvankam klasifikata kiel terrenkonta asteroido, ĝi ne tre proksimiĝas de Tero :
- La 11-an de aŭgusto 1901, ĝi pasis al 0,25088768 AU (37,532 milionoj da km) de Tero
- La 8-an de aŭgusto 2151, ĝi pasos al 0,24764625 AU (37,047 milionoj da km) de nia planedo.

Ĝi pasas pli proksime de Marso :
- La 31-an de marto 1964, ĝi pasis al 0,09358525 AU (14,000 milionoj da km) de Marso
- La 27-an de aŭgusto 2020, ĝi pasos al 0,07459607 AU (11,159 milionoj da km) de tiu-ĉi planedo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (15001 - 16000)Poste:
(15816) 1994 PV3915817 Lucianotesi15818 DeVeny