38250 Tartois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
38250 Tartois
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 38250 Tartois
Aliaj nomoj 1999 QS2
Malkovro
Malkovrinto René Roy
Dato de malkovro 31-a de aŭgusto 1999
Loko de malkovro Blauvac (Francio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
473,181 Gm (3,163 AU)
382,643 Gm (2,558 AU)
563,718 Gm (3,768 AU)
Discentreco 0,1913
Meza anomaliangulo 112,343°
Epoko 23-a de marto 2018
Klinangulo 2,349°
Periodo 2054,712 tagoj (5,625 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
123,055°
Argum. de periapsido 213,956°
Terdistanco
- Minimuma

231,561 Gm (1,548 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 6,227 ± 0,190 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,072 ± 0,012
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,6
vdr

38250 Tartois estas malgranda malhela asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 31-an de aŭgusto 1999 de la franca amatora astronomo René Roy elde sia propra observatorio en Blauvac (Vaucluse, Francio).

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas en orbita resonanco 1:3 kun Marso; ĝi trakuras sian orbiton en preskaŭ tri marsaj jaroj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en memoro de la amatora astronomo Lucien Tartois (19242011), iama sekretario de la Société astronomique de France (Astronomia Societo de Francio). Dum multenombraj jaroj, li preparis la efemeridojn por la publikaĵoj de la societo. Lia talento kiel instruisto pri astronomio estis tre ŝatata, precipe ĉe la scienca muzeo Palais de la découverte en Parizo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (38001 – 39000)Poste:
(38249) 1999 QJ238250 Tartois(38251) 1999 RY