Saltu al enhavo

4-Fenilfentanilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fenilfentanilo
Kemia formulo
C28H32N2O
Fenilfentanilo
Bastona kemia strukturo de la
Fenilfentanilo
Fenilfentanilo
Tridimensia kemia strukturo de la Fenilfentanilo
CAS-numero-kodo 120448-97-7
ChemSpider kodo 8494967
PubChem-kodo 10319503
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 412,57496 g mol−1
Denseco 1,109 g/cm−3[1]
Fandpunkto 223,5 °C [2]
Bolpunkto 548,2 °C [3]
Refrakta indico  1,6040
Acideco (pKa) 8,5
Ekflama temperaturo 216,7 °C[3]
Solvebleco Akvo:<1 x 10-3 g/L
Mortiga dozo (LD50) >2000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P264+265, P270, P271, P280, P301+317, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P330, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Fenilfentanilo4-fenilfentanilo estas opioida analgeziko, kiu estas derivaĵo de la fentanilo. Ĝi estis disvolvigita dum la kurso de esplorado kiu finfine rezultigis super-potencajn opioidajn derivaĵojn kiel ekzemple karfentanilo, kvankam ĝi estas sufiĉe malpli potenca analogaĵo. Ĝi estas blanka solidaĵo, nesolvebla en akvo, sed solvebla en nepolaraj organikaj solvantoj. En fenilfentanilo ĉeestas pluraj kemiaj grupoj tiaj kiaj piridina {piridino} , benzena ringo {fenila grupo}, karbamata grupo {karbamila grupo} krom aliaj. Fenilfentanilo estas aromata estero kaj posedas 28 karbonatomojn, 32 hidrogenatomojn, 2 nitrogenatomojn kaj 1 oksigenatomon. Fenilfentanilo uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de farmaciaĵoj kaj industriaĵoj.

4-Fenilfentanilo estas ĉirkaŭ ok fojojn pli potenca ol fentanilo en analgezikaj testoj sur bestoj, sed pli kompleksaj 4-heteroarilaj derivaĵoj kiel anstataŭitaj tiofenoj kaj tiazoloj estas pli potencaj ankoraŭ, ĉar ili estas bioizosteroj pli proksimaj al la 4-karbometoksa grupo de la karfentanilo.

Flankaj efikoj de fentaniaj analogoj estas similaj al tiuj de fentanilo mem, kiuj inkluzivas jukadon, naŭzon kaj eble gravan spiran depresion, kiuj povas esti vivdanĝeraj. Fenilfentanilo estas klasifikita kiel fentanila analogo kaj nova opioido. Fentanil-analogoj estas modifitaj surbaze de la strukturo de fentanilo. Fentanil-analogoj estis raportitaj kaŭzi psikoaktivajn efikojn, similajn al fentanilo kaj aliaj opioidoj.

Fentanil-analogoj ankaŭ kaŭzis malfavorajn eventojn, inkluzive de mortoj, kiel priskribite en la literaturo. Strukture similaj kunmetaĵoj inkludas fentanilon kaj aliajn fentanil-analogojn. Fentanilo estas en la 2-a Listo de kontrolitaj substancoj en Usono dum pluraj fentanilaj analogoj sidas eksplicite en la 1-a Listo de Substanoj Kontrolitaj, kvankam lastatempa leĝaro provizore metis ĉiujn fentanil-rilatajn substancojn en 1-a Listo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]