Furanilfentanilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Furanila fentanilo
Kemia formulo
C24H26N2O2
Furanilfentanilo
Bastona kemia strukturo de la
Furanila fentanilo
Furanilfentanilo
Tridimensia kemia strukturo de la Furanila fentanilo
CAS-numero-kodo 101345-66-8
ChemSpider kodo 14921702
PubChem-kodo 13653606
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 374,48272 g mol−1
Denseco 1,215 g/cm−3
Fandpunkto 152°C [1]
Bolpunkto 517,2°C [2]
Refrakta indico  1,6110
Acideco (pKa) 8,92
Ekflama temperaturo 266,6°C [3]
Solvebleco Akvo:solvebla
Mortiga dozo (LD50) 251 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 06 – Venena substanco
07 – Toksa substanco 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H300, H310, H317, H330, H334, H336
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P261, P262, P264, P270, P271, P272, P280, P284, P301+316, P302+352, P304+340, P316, P319, P320, P321, P330, P333+313, P342+316, P361+364, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Furanilfentanilo estas furano-2-karboksamida derivaĵo de la N-fenila-1-(2-feniletila)-4-piperidinamino kaj strukture rilata al fentanilo, kiu estas propionamido. Furanilfentanilo enhavas unu bazan nitrogenatomon en la piperidina ringo volonte formante salojn kun organikaj aŭ neorganikaj acidoj.

Fentanil-analogoj (fentaniloj), havas komune aromatan alkilan grupon ligitan al 4-N-acil-anilinopiperidino. Furanilfentanilo estas konata de la scienca literaturo. Fentanilo estas rapida sed mallongdaŭra sinteza opioido, kiu estis vaste uzata en klinika praktiko inkluzive kiel aldonaĵo al ĝenerala anestezo dum kirurgio kaj por postoperacia doloro-administrado.

Furanilfentanilo ankaŭ estas strukture rilata al acetilfentanilo kaj akriloilfentanilo, kiuj ambaŭ estis la temo de EMCDDA-Europol Joint Report en decembro 2015 kaj en decembro 2016 sekvinte pli ol 30 mortojn kaj pli ol 40 mortojn, respektive.

Farmakologie, furanilfentanilo estas agonisto de opioida ricevilo. Sintezaj opioidoj kiel fentanilo kaj rilataj 4-anilinopiperidinaj derivaĵoj estas potencaj analgezikoj. Komence disvolvigita en la 1960-aj jaroj kiel parto de esplorklopodoj por disvolvado de pli sekuraj kaj pli bonaj opioidaj analgezikoj, malgranda nombro de ĉi tiu familio de kunmetaĵoj - alfentanilo, fentanilo, sufentanilo kaj remifentanilo - fariĝis vaste uzata en homa medicino kiel aldonaĵoj al ĝenerala anestezo dum kirurgio kaj por doloro-administrado.

Ili estas haveblaj en ampleksa vario de formuliĝoj, kiel likvaĵoj por injekto, tablojdoj, transdermaj plastroj, tablojdaj kaj nazaj ŝprucaĵoj. Kelkaj ankaŭ estas uzataj en veterinara medicino kiel ĝeneralaj anestezaĵoj, por doloro-kontrolado, kaj, en la kazoj de la karfentanilo kaj tiafentanilo, por senmovigado de grandaj bestoj.

Fentanil-analogoj unue aperis en la Usona kontraŭleĝa drogmerkato en 1979. Tiutempe ili ne estis kontrolitaj sub drogleĝaro. Ili estis fabrikitaj en sekretaj laboratorioj kaj venditaj en la heroinmerkato kiel heroino aŭ "sinteza heroino". Entute dek kvin fentaniloj estas kontrolataj sub la Ununura Konvencio pri Narkotaj Drogoj de la Unuiĝintaj Nacioj[4], 1961, kiu estis ŝanĝita per la 1972-datita Protokolo.

La plej gravaj farmakologiaj efikoj de la fentaniloj, inkluzive de ilia analgezika agado, ŝuldiĝas al ĝia aktivigo de opioidaj riceviloj, kaj, aparte, la µ-opioida ricevilo.

Krom iliaj analgezikaj trajtoj, rimarkinda trajto asociita kun agonistoj de la µ-opioidaj riceviloj estas ke ili kaŭzas doz-dependan spiran depresion, en kiu superdozo povas esti vivminaca. Aliaj aldonaj farmakologiaj efikoj inkludas miozon, sedativecon, [Kora misritmo bradikardion], hipotermion, estreñimiento, fizikan dependecon, kaj ŝanĝojn en humoro kiel ekzemple eŭforio.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]