40 metra bendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 40 metroj)

La 40 metra bendo aŭ 7 MHz estas estas radioamatora bendo, kiu estas uzebla preskaŭ dum la 24 horoj kvankam propagiĝo multe varias laŭ la horo. Ĝi estas uzata de radioamatoroj el la tuta mondo kiel primara servo (radioamatoroj havas privilegiojn) kvankam nur 7.000-7.100 MHz estas ekskluzive uzata de radioamatoroj. Mallongondaj broadkastoj kaj landaj poŝtelefonoj en kelkaj landoj ankaŭ uzas ĝin. 40m estas konsiderata unu el la plej uzeblaj bendoj en kiu ajn sezono por longdistancaj komunikoj (DX).

Uzado[redakti | redakti fonton]

La 40m bendo estas uzata por stabligi kontaktojn laŭ ĉiuj distancoj: regiona, landa, kontinenta kaj interkontinenta. Ĝi estis transdonita al radioamatoroj en 1926. Tiam la komercaj bendoj pli uzataj estis la mezaj ondoj interalie pro la malmultekosteco kaj facileco konstrui ricevilojn. La kurtondaj bendoj ne estis aprezataj.
Ĝi estas unu el la plej gravaj radioamatoraj bendoj, malgraŭ sia bendlarĝo de 100 ĝis 300 Khz (malsamas en kelkaj landoj).
Unue ĝi estas uzebla por longdistancaj kontaktoj ĝi havas bonan propagiĝon eĉ en la plej malfavoraj suncikloj.
Tio kaŭzas ke ĝi ofte estas plenplena je radioamatoroj ĉefe dum la nokto.
Tial ĝi estas tre uzata dum la radioamatoraj konkursoj, kio ampleksigas la amasiĝon.
La frekvenco ebligas al radioamatoroj konstrui radiojn sen grandaj teknikaj malfacilaĵoj ĉefe pro la stabileco de la oscililoj.

Antenoj[redakti | redakti fonton]

La grandeco de la antenoj estas malfacilaĵo por la radioamatoroj, kiuj loĝas en urboj. Dupolusaj antenoj por tiu ĉi bendo estas 20 metrojn longajn, tio egalas al la larĝo de 2 busoj unu post la alia. Kiuj pro tiu kialo ne povas munti dupolusan antenon aŭ Yagi-antenon devas uzi vertikalajn antenojn, elektre mallargigitajn antenojn, sloper antenojn (klinitaj) aŭ V-antenojn.

Propagiĝo[redakti | redakti fonton]

Malsame al la 80 metra bendo ĝi estas malpli afektata de la absorbo de la D-tavolo kaj ĝi estas malfermita preskaŭ dum la 24 horoj de la tago kun malsamaj propagadmodoj. Dum la tago la kontakto je nacia kaj regiona nivelo estas konfortaj kaj agrablaj danke al la reflekta propagiĝo en la E-tavolo. Kiam alvenas la malalta joniĝo de la nokto, la F-tavolo anstataŭas la E-tavolon kaj ebligas kontaktojn dum la tuta nokto kun la avantaĝo ke estas malpli da bruo ol en la bendoj 80 kaj 160. La ne ekzisto de la D-tavolo ebligas angulojn pli proksimaj al la horizonto kaj tiel havi kontaktojn kun stacioj, kiuj troviĝas pli malproksime eĉ en aliaj kontinentoj.[1]

ILERA frekvencoj[redakti | redakti fonton]

ILERA (Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj) Sugestas frekvencojn kaj horarojn por skedoj kaj E-kontaktoj ĉiam en Universala Tempo. En la 40 metroj ili estas:

Khz Tagoj UT Regiono Echolink
7066 lun-ven 07:00h (somere) Francio
7066 lun-ven 08:00h (vintre) Francio

Bendlarĝo[redakti | redakti fonton]

Bendlarĝo laŭ la IARU regionoj [2]

IARU Regiono 1[redakti | redakti fonton]

Europo, Afriko kaj Norda Azio.[3]

40 meters 7.000-7.040 7.040-7.050 7.050-7.060 7.060-7.200
IARU Region 1

IARU Regiono 2[redakti | redakti fonton]

Ameriko.[4]

40 meters 7.000-7.040 7.040-7.050 7.050-7.300
IARU Region 2

IARU Regiono 3[redakti | redakti fonton]

Azio kaj Pacifiko.[5]

40 meters 7.000-7.025 7.025-7.030 7.030-7.040 7.040-7.300
IARU Region 3

Kolorsignifo[redakti | redakti fonton]

= CW (nur telegrafio)
= CW, RTTY kaj datumoj
= CW, RTTY, datumoj, testoj, fonio kaj bildo
= CW, fonio kaj bildo
= CW, RTTY, datumoj, fonio kaj bildo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĝeneralaj trajtoj de elektromagnetaj ondoj kaj radiopropagiĝoPDF (443 KB) elŝutebla ĉe STEB
  2. IARU regionoj. Arkivita el la originalo je 2013-12-30. Alirita 2019-04-13.
  3. Bendlarĝo Regiono 1
  4. PDF bendlarĝo regiono 2 elŝutebla ĉe IARU retpaĝo.
  5. bendlarĝo regiono 3. Arkivita el la originalo je 2019-03-21. Alirita 2019-04-13.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]