4401 Aditi
Aspekto
4401 Aditi | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 4401 Aditi |
Aliaj nomoj | 1985 TB |
Nomita laŭ | Aditi vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Carolyn S. Shoemaker |
Dato de malkovro | 14-a de oktobro 1985 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Amora asteroido asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
386,172 Gm (2,581 AU) 168,106 Gm (1,124 AU) 604,239 Gm (4,039 AU) |
Discentreco | 0,565 |
Meza anomaliangulo | 119,985° |
Klinangulo | 26,652° |
Periodo | 1514,892 tagoj (4,148 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 18,56 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
22,964° |
Argum. de periapsido | 68,083° |
Terdistanco - Minimuma |
49,322 Gm (0,3297 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 2,4 al 5,4 km |
Rotacia periodo | 6,67 h vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,343 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 15,8 |
4401 Aditi estas tre malgranda amora asteroido.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 14-an de oktobro 1985 de la usona astronomino Carolyn S. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ricevis la nomon de Aditi (sanskrito अदिति: "senlima"), hinduisma diino de la ĉielo kaj de la aero, patrino de 33 dioj kaj de la Suno.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Ĝia discentra orbito ŝajnas tanĝi tiun de Tero, sed pro ĝia granda kliniteco, ĝi ne venas pli proksimen de Tero ol 0,3297 astronomia unuo (49,322 milionoj da km).
Ecoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ observoj de ĝia luma kurbo far de Federico Manzini kaj Raoul Behrend, ĝi povus esti duopa asteroido.[1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (4001 - 5000) | Poste: |
---|---|---|
4400 Bagryana | 4401 Aditi | 4402 Tsunemori |