4 (nombro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Kvar" alidirektas ĉi tien. Por la jaro, vidu la paĝon 4.


Kvar estas la natura nombro kiu sekvas de 3 kaj antaŭas de 5.

La nombro 4 en la dekuma sistemo havas alternativajn formojn:

En matematiko[redakti | redakti fonton]

Kvar ne estas primo, 4 egalas al 2·2

Laŭ skribo[redakti | redakti fonton]

Pri la nombro 4[redakti | redakti fonton]

La atomnumero de berilio.

Ekzistas kvaredro kiu estas regula pluredro kun 4 triangulaj edroj.

En brazila folkloro 4 estas ligita ĝenerale al papilio kaj specifike al struto.

Estas 4 sezonoj en unu jaro.

La paperformato A4 estas vaste uzata: la surfaco egalas al 1 deksesono de 1 m2 kaj ĝi grandas 297mm je 210mm.

La nombro da emblemoj en la kartludo estas 4 : kero, karoo, trefo kaj piko.

La planedo Jupitero havas 4 grandajn satelitojn kaj ankaŭ plurajn malgrandajn. Ioo, Europo, Ganimedo kaj Kalistoo estis malkovritaj de Galileo.

En biologio estas 4 nitrogenaj bazoj bezonataj por konstrui la DNA-molekulegojn: adenino, guanino, citozino kaj timino.

En fiziko estas 4 fundamentaj fortoj: gravito, ega nukleforto, eta nukleforto kaj elektromagneta forto

Estas 4 klasikaj elementoj.

4-kvadrato estas geometria formo el 4 kvadratoj.

4-hiperkubo estas hiperkubo de dimensio 4.

Kvarlatero estas plurlatero kun 4 lateroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]