5-a simfonio (Schubert)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Franz Schubert verkis sian simfonion n-ro 5 B♭-maĵoran (Deutsch-Verzeichnis 485) en aŭtuno de 1816, en la aĝo de 19 jaroj. Ĝi ekestis por la amatora orkestro de muzikisto Otto Hatwig. Jam en la sama aŭtuno okazis privata prezentado de la simfonio; unuan fojon publike prezentata ĝi estis tamen nur la 17-an de oktobro 1841, ankaŭ en Vieno.

Franz Schubert, litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

Ekestohistorio[redakti | redakti fonton]

La 5-a simfonio de Schubert ekestis en tempo, en kiu Schubert serĉis pri propra muzika lingvaĵo. Tial la stilo de ĉi tiu ŝuberta junaĝosimfonio, en kies instrumentado mankas trumpetoj, timbaloj kaj klarnetoj, memorigas al Mozart, surpaŝas tamen ankaŭ proprajn vojojn. Ekzemple en ĝi ne retroviĝas la antaŭe kutima movimentstrukturo, en kiu la temoj pli malpli ekzistis unu post la alia. Anstataŭe motivoj en la simfonio de Schubert iras flue unu en la alian. Tion tamen miskomprenis muzikrecenzisto Eduard Hanslick, rimarkigante, ke la simfonio estas „malforta kopiaĵo de Mozart“.

Pri la muziko[redakti | redakti fonton]

La simfonio konsistas el kvar movimentoj:

  1. Allegro
  2. Andante con moto
  3. Menuetto. Allegro molto - Trio
  4. Allegro vivace

La ludema unua temo de la unua movimento memorigas iun recenziston al vienaj stratkantoj. Ĝin transprenas violonoj kune kun la lignaj blovinstrumentoj. La duan temon enkondukas orkestra forte, kaj hobojo kaj fluto transprenas ĝin. En la malvolviĝo la unua temo estas anstataŭata de sia enkonduko. La resumo ripetas la temojn en sia origina formo (la unuan tamen en E♭-maĵoro), antau ol la elkonduko klarkonture finas la movimenton.

La kantecan duan movimenton enkondukas la violono, akompanate de la fluto. Post pluraj tonaloŝanĝiĝoj (ekzemple al C♭-maĵoro kaj G♭-maĵoro) la unua temo de la movimento finas ĉi tiun.

En la tria parto de la tria movimento alternas violonaj kaj tutecaj pasaĵoj. Post kiam fluto, hobojo kaj violonoj muzikis la duan parton, sekvas trankvila tria parto, la trio. Post dakapo de la unuaj du partoj finiĝas la tria movimento. Rilate kromatismon kaj motivojn ĉi tiu movimento havas sian modelon en la tria movimento de la 40-a simfonio (la fama g-minora) de Mozart.

La dancema kvara movimento, kiun Alfred Einstein nomis purega Haydn, prezentas du temojn. La arĉinstrumentoj ekprenas la temojn de la movimento, kaj la blovinstrumentoj ripetas ilin. Mankas elkonduko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Renate Ulm (Hrsg.): Franz Schuberts Symphonien. Entstehung – Deutung – Wirkung. Dtv Bärenreiter, 2000, ISBN 3-423-30791-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]