532 Herculina
532 Herculina | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
Tri-dimensia modelo de 532 Herculina laŭ inverso de luma kurbo
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 532 Herculina |
Aliaj nomoj | 1904 NY; 1950 PJ |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Heraklo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Max Wolf |
Dato de malkovro | 20-a de aprilo 1904 |
Loko de malkovro | Hejdelbergo |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
414,683 Gm (2,772 AU) 342,579 Gm (2,29 AU) 487,689 Gm (3,26 AU) |
Discentreco | 0,178 |
Meza anomaliangulo | 142,158° |
Klinangulo | 16,308° |
Periodo | 1 685,417 tagoj (4,62 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
107,655° |
Argum. de periapsido | 76,867° |
Naturaj satelitoj | ? |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
260 × 220 × 215 km ? 222 km ? |
Maso - Denso |
2,29 × 1019 kg ~ 4 000 kg/m3[1] |
Rotacia periodo | 0,3919 tago (9,405 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,1694 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 5,81 |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
11.99 8.82 |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0.073" 0.228" |
532 Herculina estas tre granda, meze hela asteroido de la ĉefa asteroida zono.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 20-an de aprilo 1904 de la germana astronomo Max Wolf elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La deveno de ĝia nomo estas nekonata.
Ecoj
[redakti | redakti fonton]Ĝia malsimpla luma kurbo faras, ke estis malfacile determini ĝian formon kaj rotacion. Observoj per ondbrila interferometrio en 1982 sugestis tri-aksan objekton de dimensiojn de 260 × 220 × 215 km, kun unu hela makulo, dum fotometriaj studoj de 1987 konkludis, ke la objekto estus sfera kun du malhelaj makuloj. Je la fino de la 1980-aj jaroj oni interkonsentis pri tri-aksa objekto kun detaloj de variaj albedoj[2].
Ĵusaj modeloj konstruitaj per fotometrio indikas, ke Herculina ne estas sfera, sed similas brikon (ortangulan paralelepipedon)[3], kun ronditaj anguloj, kaj kun multenombraj krateroj sed sen grandaj varioj de albedo. la rilatumo inter aksoj estus 1 / 1,1 / 1,3.
Satelito
[redakti | redakti fonton]Pro nenormalaĵoj observitaj dum kaŝado de la stelo SAO 120774 en 1978,[4] Herculina estis la unua asteroido kies asteroida luno esti konfirmita.[5] La diametro de tiu luno estas taksata je 45 km kaj ĝi troviĝus al 1000 km de la centra korpo. Tamen, ekzameno en 1993 per la kosmoteleskopo Hubble ne permesi retrovi la sateliton.[6]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Masses and densities of minor planets (Maso kaj denso de planedetoj) de Yu. Chernetenko, O. Kochetova, kaj V. Shor. Ĝisdata 4-a de julio 2006 (angle)
- ↑ Speckle Interferometry of Asteroid (NAGW-867 February 1 1987) (Ondbrila Interferometrio de asteroidoj) (angle)
- ↑ Models of Twenty Asteroids from Photometric Data (Modeloj de dekdu asteroidoj el fotometriaj datenoj) Arkivigite je 2008-02-16 per la retarkivo Wayback Machine M. Kaasalainen kaj al. (2002) - Vidu bildon n° 33 (angle)
- ↑ Satellite of Minor Planet 532 Herculina Discovered During Occultation (Satelito de la asteroido 532 Herculina malkovrita dum kaŝado) David W. Dunham, The Minor Planet Bulletin, Volume 6, p.13-14 (angle)
- ↑ IAUC 3241: 1978 P 1; 1978 (532) 1; 1977n (Malkovro de 1978 (532) 1 (angle)
- ↑ Imaging Observations of Asteroids with Hubble Space Telescope (Bildigo de asteroidoj per Kosmoteleskopo Hubble) Icarus 137: 260–268. Arkivigite je 2012-02-25 per la retarkivo Wayback Machine(angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle Asteroido 532 Herculina ĉe opozicion; el In-The-Sky.org Arkivigite je 2015-06-24 per la retarkivo Wayback Machine
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
531 Zerlina | 532 Herculina | 533 Sara |