Saltu al enhavo

5425 Vojtěch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
5425 Vojtěch
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 5425 Vojtěch
Aliaj nomoj 1984 SA1; 1973 YP2;
1990 DY4
Nomita laŭ Václav Vojtěch vd
Malkovro
Malkovrinto Antonín Mrkos
Dato de malkovro 20-a de septembro 1984
Loko de malkovro České Budějovice (Ĉeĥio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
367,149 Gm (2,454 AU)
317,423 Gm (2,122 AU)
416,874 Gm (2,787 AU)
Discentreco 0,135
Meza anomaliangulo 41,489°
Klinangulo 6,270°
Periodo 1404,344 tagoj (3,845 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,01 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
355,968°
Argum. de periapsido 25,589°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata: 7,05 ± 0,13 km
Ĉefa korpo: 6,89 ± 0,13 km
Rotacia periodo 0,1103 tago (2,6476 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,246 ± 0,02
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,1
vdr

5425 Vojtěch estas malgranda, hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 20-an de septembro 1984 de la ĉeĥa astronomo Antonín Mrkos elde la Observatorio Kleť, apud České Budějovice, tiam en Ĉeĥoslovakio (nun en Ĉeĥa Respubliko).

Ĝi estis nomita en honoro de la ĉeĥa geografo kaj polusa esplorvojaĝisto Václav Vojtěch (19011932), unua ĉeĥo, kiu marŝis sur Antarkto.

Ĝia satelito estis malkovrita la 15-an de oktobro 2015 de R. D. Stephens kaj B. D. Warner, per observoj de lumaj kurboj elde Landers, (Kalifornio, Usono), anoncita la 24-an de novembro 2015

Tiu satelito havas diametron de 1,52 ± 0,14 km, orbitan duonan grandakson de proksimume 16 km kaj orbitan periodon de 1,0596 tago (25,43 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5424 Covington5425 Vojtěch5426 Sharp