7197 Pieroangela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
7197 Pieroangela
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7197 Pieroangela
Aliaj nomoj 1994 BH ; 1977 ER
Nomita laŭ Piero Angela vd
Malkovro
Malkovrintoj Maura Tombelli kaj
Andrea Boattini
Dato de malkovro 16-a de januaro 1994
Loko de malkovro Asiago (Italio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
392,537 Gm (2,624 AU)
302,168 Gm (2,020 AU)
482,906 Gm (3,228 AU)
Discentreco 0,230
Meza anomaliangulo 154,856°
Klinangulo 7,201°
Periodo 1552,500 tagoj (4,251 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,39 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
121,624°
Argum. de periapsido 349,544°
Fizikaj ecoj
Diametro 5,206 km vd
Rotacia periodo 8,56051 h vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,312 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,4
vdr

7197 Pieroangela estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 16-an de januaro 1994 de la italaj geastronomoj Maura Tombelli kaj Andrea Boattini elde la stacio de Cima Ekar de la observatorio de Asiago, apud Asiago en Veneto (Italio).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en honoro de la itala scienca popularigisto kaj pianisto Piero Angela. Li kreis centojn da sciencaj programoj por la itala televido, el kiuj la semajna scienca programo "Quark". Li produktis kaj gastigis multajn popularajn seriojn, kiel "La Mirinda Maŝino" (vojaĝo interne de la homa korpo) kaj "La planedo de la Dinosaŭroj" ; ambaŭ estis montritaj en pli ol 40 landoj. Li verkis multnombrajn librojn pri diversaj temoj, el kiuj astronomio, biologio, psikologio kaj ekonomiko, kaj li ricevis du honorajn doktorecojn de italaj universitatoj pri naturaj kaj biologiaj sciencoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7196 Baroni7197 Pieroangela7198 Montelupo