762 Pulkova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
762 Pulkova
asteroido
Oficiala nomo 762 Pulcova
Aliaj nomoj 1913 SQ ; 1952 QM1
Historio
Malkovrinto Grigorij Neujmin
Dato de malkovro
Loko de malkovro
3-a de septembro 1913
Simeizo
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
471,877 Gm (3,1543 AU)
424,005 Gm (2,8343 AU)
519,763 Gm (3,4744 AU)
Discentreco 0,10146
Meza anomaliangulo 17,445°
Klinangulo 13,089°
Periodo 2 046,710 tagoj (5,60 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,75 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
305,79°
Argum. de periapsido 189,06°
Naturaj satelitoj S/2000 (762) 1
Fizikaj ecoj
Diametro 137,08 km[1]
Maso
- Denso
1,40 × 1018 kg[1]
900 kg/m3[1]
Rotacia periodo 0,2433 tago (5,839 horoj)
Geometria albedo 0,0458
Observaj ecoj
Spektroklaso F
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

14,79
11,93
Absoluta magnitudo 8,28
Information icon.svg
vdr

762 Pulkova estas granda malhela duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono.

Ĝi estis malkovrita de la rusa astronomo Grigorij Neujmin, la 3-an de septembro 1913 elde la Simeiza observatorio, en Krimeo, kaj ĝia nomo memorigas pri la Observatorio Pulkovo, apud Sankt-Peterburgo.

Satelito[redakti | redakti fonton]

la 22-an de februaro 2000, astronoma teamo de la Kanada-Franca-Havaja teleskopo sur Mauna Kea malkovris sateliton[2] de 15 km de diametro (proksimume unu dekono de la grando de la ĉefkorpo)[3], orbitantan je 800 km de distanco. Ĝi ricevis la provizoran nomon S/2000 (762) 1 (unua satelito de la planedeto (762) malkovrita en 2000).

Ecoj[redakti | redakti fonton]

762 Pulkova estas nigra F-tipa asteroido (subklaso de la C-tipaj). En la 2000-aj jaroj, Merline taksis ĝian denson al 1 800 kg/m3; sed kalkuloj de Marchis en 2008 montris denson de nur 900 kg/m3, tio, kio pensigas ke ĝi ne estus solida objekto sed prefere rubamaso.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer
    (Recentaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer)
    (angle)
  2. Bildo de 762 Pulkovo kaj ties luneto, 22-a de februaro 2000 per la Kanada-Franca-Havaja teleskopo
  3. "Astronomers Image Double Asteroid" (Astronomoj kliŝas duopan asteroidon) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
761 Brendelia762 Pulkova763 Kupido