7849 Janjosefrič
7849 Janjosefrič | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 7849 Janjosefrič |
Aliaj nomoj | 1996 HR ; 1962 XQ1 ; 1980 WB2 |
Malkovro | |
Malkovrintoj | L. Kotková kaj P. Pravec |
Dato de malkovro | 18-a de aprilo 1996 |
Loko de malkovro | Ondřejov (Ĉeĥio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
408,614 Gm (2,731 AU) 369,021 Gm (2,467 AU) 448,206 Gm (2,996 AU) |
Discentreco | 0,0969 |
Meza anomaliangulo | 63,933° |
Klinangulo | 6,026° |
Periodo | 1648,845 tagoj (4,514 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 18,02 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
81,549° |
Argum. de periapsido | 345,768° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 8,361 km vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,07 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,9 |
7849 Janjosefrič estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 18-an de aprilo 1996 de la ĉeĥaj geastronomoj Lenka Kotková kaj Petr Pravec elde la Observatorio de Ondřejov, ĉirkaŭ 35 km sud-oriente de Prago.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en memoro de ambaŭ fratoj Jan Frič (1863–1897) kaj Josef Frič (1861–1945), fondintoj de la Observatorio de Ondřejov. La 21-an de januaro 1898, unu jaro post la subita morto de Jan, Josef komencis realigi ilian komunan ideon de establi astronomian institucion. Li aĉetis la terenon, kaj li prenis la nomon "Jan" kiel sian duan nomon. La observatorio multe grandiĝis dum la 20-a jarcento kaj iĝis internacie fama. En Ondřejov, Josef Jan Frič, kune kun František Nušl, malkovris nenormalan efikon de refrakto kaj disvolvis astrogeodeziajn instrumentojn, kiel tiu konata kiel la "ĉirkaŭzenita aparato de Nušl-Frič "[1] por la determino de la geografiaj koordinatoj.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: |
---|---|---|
7848 Bernasconi | 7849 Janjosefrič | 7850 Buenos Aires |