9972 Minoruoda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
9972 Minoruoda
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 9972 Minoruoda
Aliaj nomoj 1993 KQ; 1958 DQ;
1979 HE6; 1982 BE2 ;
1989 AQ9
Nomita laŭ Minoru Oda vd
Malkovro
Malkovrinto Satoru Otomo
Dato de malkovro 26-a de majo 1993
Loko de malkovro Hokuto (Jamanaŝi)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
342,755 Gm (2,291 AU)
274,581 Gm (1,835 AU)
410,929 Gm (2,747 AU)
Discentreco 0,1989
Meza anomaliangulo 110,838°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 9,426°
Periodo 1266,735 tagoj (3,468 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,68 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
97,777°
Argum. de periapsido 125,393°
Terdistanco
- Minimuma

126,365 Gm (0,8447 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 8,85 ± 0,04 km
Ĉefa korpo : 8,61 km
Rotacia periodo 0,1426 tago (3,4221 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,056 ± 0,005
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,98
vdr

9972 Minoruoda estas malgranda, malhela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 26-an de majo 1993 de la japana astronomo Satoru Otomo elde la observatorio de Kijosato, apud Hokuto (gubernio Jamanaŝi, Japanio).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en memoro de Oda Minoru (japane: 小田稔, 19232001), fizikisto pri la kosma radiado, kiu komencis labori en Ikso-radia astronomio kiam li estis invitita de Bruno Rossi en Masaĉuseco. Li inventis la "bambuan kolimatilon" por determini pli precize la poziciojn de Ikso-radiaj fontoj. Li estis ĝenerala direktoro de la Instituto de Kosma kaj Kosmonaŭta Scienco dum 1984-1988.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita en majo 2017 de W. R. Cooney, V. Benishek, P. Pravec, H. Kucakova, K. Hornoch, P. Kušnirák, J. Vrastil, J. Gross, D. Terrell, D. Pray, V. G. Chiorny, I. Slyusarev, B. Flanagan, B. Pellerin, R. Montaigut kaj A. Leroy per observoj de lumaj kurboj, anoncita la 5-an de junio 2017.

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 2,07 km, taksitan orbitan duonan grandakson de 18 km kaj orbitan periodon de 0,9538 ± 0,0004 tago (22,891 ± 0,001 horoj), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (9001 - 10000)Poste:
9971 Ishihara9972 Minoruoda9973 Szpilman