999 (kriza telefonnumero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kriza telefono sur la kimra marbordo ĉe la vilaĝo Trefor kun ŝildo montranta la numeron 999

999 estas kriza telefonnumero uzata en pluraj landoj por alvoki krizajn servojn (ambulancon, fajrobrigadistojn, policon). La telefonnumero servas por alvoki la krizajn servojn en la kazo de bezono kaj neceso. Intenca misuzado de la numero povas esti punebla laŭ lokaj leĝoj. Ĝi estas uzata en Bangladeŝo, Barejno, Bocvano, Ganao, Gernezejo, Honkongo, Irlando, Ĵerzejo, Kataro, Kenjo, Makao, Malajzio, Manksinsulo, Maŭricio, Pollando, Sauda Arabio, Sejŝeloj, Singapuro, Sudano, Svazilando, Trinidado kaj Tobago, Ugando, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Unuiĝinta Reĝlando kaj Zimbabvo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 999 (emergency telephone number) en la angla Vikipedio.