Insulo Ré
Ré | ||
---|---|---|
insulo | ||
Situo | Atlantika Oceano | |
Geografia situo | 46° 12′ N, 1° 26′ U (mapo)46.2-1.433333333333320Koordinatoj: 46° 12′ N, 1° 26′ U (mapo) | |
| ||
Longo | 26 km | |
Larĝo | 5 km | |
Areo | 85,32 km² | |
Plej alta loko | 20 m | |
Ŝtato | Francio | |
Teritorio | Charente-Maritime | |
Loĝantaro | 17 640 (2006) 207 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Sainte-Marie-de-Ré | |
Insulo Ré (france île de Ré) estas insulo de la franca atlantika bordo. Ré estas feria insulo, kiu estas ekde 1988 ligata kun la ĉeftero de Francio per paga 3-kilometra ponto, kiu konektas ĝin al La Rochelle. Tipaj por la insulo estas la blankaj dometoj kun siaj verdaj lignaĵoj kaj oranĝkoloraj tegolaj tegmentoj, la ankoraŭ metia salproduktado, la loka vinkultivado kaj fiŝkaptado.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La insulo havas longon de ĉirkaŭ 26 km kaj larĝon variantan inter 70 m kaj 5 km. La marbordo longas ĉirkaŭ 100 km. La areo estas 85 km2.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Ré apartenas al la departemento Charente-Maritime, en la regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝia teritorio konsistas el 10 komunumoj: Ars-en-Ré, Le Bois-Plage-en-Ré, La Couarde-sur-Mer, La Flotte, Loix, Les Portes-en-Ré, Rivedoux-Plage, Saint-Clément-des-Baleines, Saint-Martin-de-Ré, Sainte-Marie-de-Ré.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Golfo de Aiguillon
- Ponto de Ré
- Oléron, najbara insulo