Krasnystaw
Krasnystaw (malnovruse: Краснoстав antaŭ 1918, malofte Krasnostaw) | |||||
Flago | Blazono | ||||
urba komunumo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Krasnegostawu | ||||
Provinco | Lublinio | ||||
Distrikto | distrikto Krasnystaw | ||||
Komunumo | komunumo Krasnystaw | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Urborajtoj | 1394 | ||||
Koordinatoj | 51° 0′ N, 23° 10′ O (mapo)5123.166666666667Koordinatoj: 51° 0′ N, 23° 10′ O (mapo) | ||||
Areo | 23,07 km² | ||||
Loĝantaro | 17519 (en 2023) | ||||
Loĝdenso | 466,2 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 22-300 | ||||
Telefona antaŭkodo | 82 | ||||
Aŭtokodo | LKS | ||||
TERYT | 3060806011 | ||||
Estro | Andrzej Jakubiec | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | pl. 3 Maja 29 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 22-300 | ||||
Telefono de estraro | 82 576-29-03 | ||||
Fakso de estraro | 82 576-23-77 | ||||
Ĝemelaj urboj | (Belgio) Poperinge (Ĉeĥio) Žatec (Nederlando) Oostflakkee (Svedio) Alvesta (Ukrainio) Turijsk (Ukrainio) Horochiv (Hungario) Püspökladány | ||||
Komunuma retejo | http://www.krasnystaw.pl | ||||
Krasnystaw (legu: Krasnistav; malnovruse: Краснoстав antaŭ 1918, malofte Krasnostaw) estas urbo en la provinco (historie vojevodio) Lublinio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Krasnystaw. Fine de 2023 en la urbo vivis 17 519 loĝantoj.
Blazono de la urbo estas du fiŝoj (karpoj), kiuj troviĝas sur blua fono. Lokitaj alterne unu super la alia. Flago de Krasnystaw estas ortangula flava teksaĵo kun meze lokita blazono de la urbo. La urbo havas sian trumpetsignalon. Laŭ donitaĵoj de la 29-a de marto 2011 estis 19 750 loĝantoj. Fine de aŭgusto, ekde 1971, okazas tritaga Tutpollanda Festo de Lupol-kultivistoj kaj Bierfaristoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Krasnystaw situas ĉe la rivero Wieprz (prononcu: viepĵ), situas en la Ekologia Sistemo de Protektitaj Areoj kaj ankaŭ en la parto de la Areo de Protektita Pejzaĝo Grabowiecko-Strzelecki. Dum la jaroj 1975-1998 Krasnystaw apartenis administracie al la Vojevodio de Chełm (prononcu: ĥeŭm). Tra la urbo iras la landvojo n-ro 17, kiu estas parto de la internacia vojo E372, kaj ankaŭ tra la urbo iras la pola fervojo n-ro 69 (inter Lublin kaj Zamość) kun haltejo urbo Krasnystaw.