Sándor Muhits
Sándor Muhits | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 9-an de marto 1882 en Bakonypéterd (Hungara reĝlando) |
Morto | la 8-an de majo 1956 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 3/2-1-69 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ilustristo universitata instruisto pentristo ceramikisto |
Sándor Muhits [ŝAndor muhiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Muhits Sándor estis hungara pentristo, grafikisto, ilustristo, vitralisto, altlerneja instruisto.
Sándor Muhits [1] naskiĝis la 9-an de marto 1882 en Bakonypéterd, li mortis la 8-an de majo 1956 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Muhits studis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo, poste li estis konata ilustristo. Inter 1909–1914 li instruis en la Industriarta Lernejo, samtempe li kreis kurtenojn por pupteatro. Li batalis en la mondomilito, en 1915 li estis militkaptito, sed li povis fari artajn laborojn en uzino pri ludiloj en Krasnodar. Inter 1917–1920 li gvidis faklernejon pri grafiko en Moskvo, poste li hejmenvenis. Inter 1921 kaj 1925 li estis gvidanto de la Artistkolonio (Miskolc), inter 1925-1946 li instruis en la Industriarta Lernejo, fine li emeritiĝis en 1946. Ekde 1935 li estis katedrestro.
Elektitaj artaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- freskoj en Vota Katedralo de Szeged (1935-, lia ĉefverko)
- freskoj en Preĝejo de Marteno de Tours (Kunszentmárton)
- libroilustraĵoj
- vitraloj en kulturpalaco de Târgu Mureş
- Honfoglalás (akvarelo, tuĉo, krajono
- Pató Pál úr (kolora litografiaĵo)
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildo Arkivigite je 2018-11-10 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio