Zoltán Fekete (inĝeniero)
Zoltán Fekete | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1877 en Banská Štiavnica |
Morto | 4-an de aprilo 1962 (84-jaraĝa) en Sopron |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Okcidenta Hungario (–1900) |
Familio | |
Patro | Lajos Fekete |
Infano | Zoltán Fekete |
Okupo | |
Okupo | forestry engineer (en) botanikisto politikisto |
Zoltán Fekete, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fekete Zoltán estis hungara inĝeniero pri arbaroj, botanikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1941) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis nagyajtai.
Zoltán Fekete [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1877 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio). Li mortis la 4-an de aprilo 1962 en Sopron.
Biografio
Zoltán Fekete frekventis mezlernejon, poste ministan-arbaristan akademion en sia naskiĝurbo ricevinta diplomon en 1900. En la sekva jaro li ekinstruis samloke. En 1911 li ricevis la instruan rangon eksterordinara profesoro, post 2 jaroj ordinara profesoro. Dum la 1-a mondmilito li estis dekano. En 1919 li sekvis la akademion al Sopron, kie baldaŭe li denove iĝis dekano, eĉ rektoro. Inter 1928-1937 li estis ankaŭ membro de supera ĉambro. Li pensiuliĝis en 1946, tamen li instruis plu ĝis 1952. Li okupiĝis precipe pri taksado de lignokvantoj en arbaroj.
Elektitaj publikaĵoj
- Magasságmérések az erdészeti növényföldrajzi megfigyeléseknél (1902)
- A fatömeg-táblák alkalmazásának gyakorlati méltatása (1914)
- Erdőmérnöki segédtáblák (1926)
- Akác-fatömegtáblák és szerfabecslési táblázatok (1935)
- Erdőbecslés és értékszámítás (1943)
- Fatermelési és faállományszerkezeti vizsgálatok a hazai tölgyesekben (1947)
- Fatermelési és faállományszerkezeti vizsgálatok hazai bükkösökben (1958)