Amerika nanalciono
Amerika nanalciono | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Amerika nanalciono
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Chloroceryle aenea (Pallas, 1764) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Amerika nanalciono, Chloroceryle aenea, estas birdo de la grupo de Amerikaj verdaj alcionoj, tio estas la specioj de la genro Chloroceryle de la superfamilio de alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon kaj la kukabaraojn, kaj de la familio de Ceriledoj.
Tiu ĉi specio estas loĝanta kaj reproduktanta en amerikaj tropikoj el suda Meksiko suden tra Centrameriko al okcidenta Ekvadoro, kaj de tie ĉirkaŭ la nordaj Andoj oriente al centra Bolivio kaj centra Brazilo. La specio loĝas la tutan regionon de la Amazonio kaj de la rivero Tocantins ĉe Pará ŝtato de Brazilo. Ĝi loĝas ankaŭ en Trinidado.
Tiu eta alciono loĝas en densaj arbaroj kaj mangrovejoj ĉe etaj riveroj kun tre vegetalloĝataj bordoj. La nekovrita nesto estas en horizontala tunelo ĝis 40 cm longa elfosita en riverbordo, sablejo aŭ eventuale arba termitonesto. La ino demetas tri, foje kvar, blankajn ovojn.
La Amerika nanalciono estas 13 cm longa kaj pezas 18 g. Ĝi havas la tipan alcionan formon, kun mallonga vosto kaj longa beko. Ĝi estas malhelverda supre, kun flavoranĝa kolumo, ruĝecaj subaj partoj kaj blanka ventro. La ino havas mallarĝan verdan brustozonon. Junuloj aspektas kiel plenkreskuloj, sed havas pli palajn ruĝecajn subajn partojn, ne havas brustozonon, kaj havas punktitajn flugilojn kaj flankojn. Ili elsendas malfortan tik aŭ ŝtonecan alvokon ĉt ĉt.
Estas du agnoskataj subspecioj de Amerika nanalciono. La nomiga suda C. a. aenea havas du liniojn de blankaj punktoj en la flugiloj, kaj la norda C. a. stictoptera havas tri au kvar liniojn de punktoj kaj concealed blankan makulon en la subvosto. Ambaŭ formoj koincidas en centra Kostariko.
La Amerika nanalciono ripozas kviete sur malalta branĉo proksima al akvo antaŭ plonĝi kapantaŭen post eta fiŝo aŭ ranido. Ili ankaŭ flugokaptas insektojn. Ili estas maltimidaj, kaj facile vidataj inter riverbordaj branĉoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Chloroceryle aenea. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 06a Majo 2006. Ne minacata
- ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.
- Fry, C. H.; Fry, Kathie; Harris, Alan. (1999) Kingfishers, Bee-eaters and Rollers. Londono: Christopher Helm. ISBN 0-7136-5206-3.
- Hilty, Steven L. (2003) Birds of Venezuela. Londono: Christopher Helm. ISBN 0-7136-6418-5.
- Stiles, F. Gary; Skutch, Alexander F.. (1990) A Guide to the Birds of Costa Rica. Ithaca, N.Y: Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9600-4.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmoj de Amerika nanalciono[rompita ligilo] ĉe Interreta Birdokolekto
- Poŝtmarkoj (el Salvadoro) kun teritoria mapo
- Photo; Artikolo Arkivigite je 2007-10-23 per la retarkivo Wayback Machine borderland-tours
- Fotaro de Amerika nanalciono VIREO Foto-Alta Res