Erna Rubinstein
Erna Rubinstein | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rubinstein Ernesztina |
Naskiĝo | la 3-an de marto 1903 en Nagyszeben (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 22-an de septembro 1983 en Los Anĝeleso (Kalifornio, Usono) |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando Usono |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1913–1918) |
Okupo | |
Okupo | violonisto |
Erna Rubinstein, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rubinstein Erna estis hungara-usona violonisto. Ŝia origina persona nomo estis Ernesztina, ŝia nomo en Usono estis Edna Ford.
Ernesztina Rubinstein[1][2] naskiĝis la 3-an de marto 1903 (laŭ alia informo la naskiĝdato estas la 2-a) en Nagyszeben (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Sibiu en Rumanio), ŝi mortis la 22-an de septembro 1983 en Los Anĝeleso (Kalifornio, Usono).
Biografio
Erna Rubinstein devenis el juda familio. Ŝi debutis kiel violonista studento en la aĝo de ses kaj donis solkoncertojn en la aĝo de dek unu. Ŝi ricevis violonlecionojn en Debrecen, poste ŝi akiris violonistan diplomon en Muzikakademio Ferenc Liszt en 1918. Ŝia ĉefinstruisto estis Jenő Hubay. Ŝi koncertis en Eŭropo, pli ofte en Usono. Ŝi donis recitalon en Carnegie Hall en 1922. En la 1930-aj jaroj ŝi ricevis ankaŭ hungaran kaj usonan filmajn rolojn, eĉ ŝi estis sur hungara scenejo. Pro la nazioj ŝi rifuĝis al Usono, kie ŝi vivis ĝismorte. Ŝi ricevis hungaran akademian premion. Ŝi edziniĝis dufoje (1933-1935; 1944-1946), ambaŭ fiaskis.
Ŝia sola teatra rolo
- Szabolcs Fényes: Mimi - titolrolo
Ŝiaj filmaj roloj
- Falusi lakodalom (konata ankaŭ Az ellopott szerda) - Éva (dua ĉefrolanto, 1933)
- Gypsy Moon (mallonga filmo, 1938)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto kaj video
- hungarlingva biografio kun foto kaj video
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio