Saltu al enhavo

Gnafalio parenca

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gnafalio parenca (Gnaphalium affine D. Don. Ankaŭ esperantigebla al "Ĥuko"[1]), ankaŭ konata en la angla kiel Jersey Cudweed, estas specio de plantoj apartenantaj al la genro gnafalio (Gnaphalium). La specio kreskas grandskale en Orientazio inkluzive de mezvarmaj regionoj de Ĉinio, Koreio, Japanio, kaj Tajvano same kiel kelkaj altaj tropikaj regionoj de Hindio, Nepalo, kaj Tajlando.[2] En Vjetnamio ĝi kreskas de Hà Giang (norde) ĝis Bảo Lôc (sude) [3]

Priskribo

La planto estas dujara, kun tigoj 15–40 cm longaj, la surfaco de la planto estas kovrita per delikata lanugo kaj la folioj estas malgrandaj kaj rondetaj. La floroj prezentiĝas kiel malgrandaj floretoj kun petalo proksimume 2 mm longaj.[4] En la ĉina tiu planto estas konata kiel shǔ qū cǎo ("鼠麹草", laŭvorte "herbo de musa gisto"), en la japana ĝi estas konata kiel hahako-gusa ("ハハコグサ" aŭ "母子草", "herbo de patrino-infano"). Gnafalio parenca estas unu el la herboj konsumitaj en la japana printempa festivalo Nanakusa-no-sekku (sep-herboj festivalo). En Vjetnamio, ĝi estas nomita rau khúc tẻlá khúc ("herbo de krizantemo").

Uzoj

Tiu planto estis uzita en ĉina tradicia medicino kaj ankaŭ rolas en la kuirarto de Orienta Aziaj Landoj nome en dolĉaj rizokukoj. Ili inkludas la japanan kusa mochi (草餅, nun kutime farata de Artemisia princeps) kaj la tajvanan chhú-khak-ké (鼠麹粿, 草仔粿).

La planto estas ankaŭ pistita kaj uzita por doni al nudeloj kaj verdaj cepokrespoj (蔥油餅) karakterizan verdan koloron kaj unikan guston.

Tio estas ingredienco por speco de xôi- xôi khúc (vaporkuirita glurizo kun Ganafalio parenca, aŭ banĥuko) en Vjetnamio kaj oni kutime uzas ĝin por traktado de ordinara tuso. En ĉina tradicia medicino, dekoktaĵo aŭ infuzaĵo de ĥuko estas uzata en la kuracado de malvarmumo, angino, kronika bronkito, gastrito, podagro, fabismo. Kiel kataplasmo ĝi estas uzata por trakti nove aperintan furunkon.

Referencoj

  1. La bona lingvo
  2. Gnaphalium affine information from NPGS/GRIN.
  3. ^ a ă Nguyễn Tiến Bân (chủ biên) (2005). Danh lục các loài thực vật Việt Nam. Tập III. Hà Nội: NXB Nông nghiệp. tr. 383.
  4. Editorial Committee of the Flora of Taiwan, Second Edition. (2003) Flora of Taiwan volume 6. Taipei, Taiwan, ROC: Department of Botany, National Taiwan University. ISBN 957-01-3492-5.