Hal McKusick
Hal McKusick | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de junio 1924 en Medford |
Morto | 11-an de aprilo 2012 (87-jaraĝa) en Sag Harbor |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | ĵazmuzikisto saksofonisto |
Hal McKusick (fakte Harold Wilfred McKusick, naskiĝis la 1-an de junio 1924 en Medford, Masaĉuseco) estas usona ĵazmuzikisto (tenorsaksofonisto, aldosaksofonisto, klarnetisto) de moderna ĵazo.
Vivo kaj verkado
Hal McKusick alkreskis en Newton kun Ralph Burns kiel kunlernejano, muzikis en 1942 ĉe Don Bestor kaj Les Brown, mallonge ĉe Woody Herman (1943) kaj en 1944/45 en la orkestro de Boyd Raeburn same kiel ĉe Alvino Rey (1946). Post tio li translokiĝis al la usona okcidenta marbordo, kie li laboris i. a. kun Johnny Otis kaj Buddy Rich. En 1948/49 li ludis en la orkestro de Claude Thornhill kaj en 1950/51 en la kvinopo de Terry Gibbs. Inter 1951 ĝis 1956 li plejofte laboris ĉe Elliot Lawrence kaj estis demandata studiomuzikisto.[1] Tiutmpe ankaŭ okazis la kunlaboro kun novigantoj de la ĵazo ĉirkaŭ Gil Melle, George Russell (The RCA Victor Jazz Workshop, 1956) kaj Jimmy Giuffre. Inter 1955 kaj 1958 li faris naŭ albumojn kiel bandestro, kiuj parte respegulas la estetikon de tria fluo.
En la 1960-aj jaroj Hal McKusick pli retiriĝis el la ĵazmondeto, muzikis nur foje ĵazon kaj pli kunlaboris je sonregistraĵoj por varbfilmetoj. En pli malfruaj jaroj McKusick instruis ĉe la Ross-Lernejo en East Hampton (Novjorkio.
La saksofonluda stilo de McKusick estas ege influita de Lee Konitz. Liaj favoruloj ĉe klarneto estas Buddy DeFranco kaj Lester Young.
Diskoj
- Hal McKusick kiel bandestro
- Hal McKusick Plays / Betty St. Clair Sings (Jubilee Records, 1955)
- Hal McCusick Quartet (Bethlehem Records, 1955) kun Barry Galbraith, Milt Hinton, Osie Johnson
- In a Twentieth-Century Drawing Room (RCA Victor, 1955) kun Barry Galbraith, Milt Hinton
- The Jazz Workshop (RCA Victor, 1956) kun Jimmy Cleveland, Art Farmer, Garry Galbraith, Milt Hinton, Osie Johnson, Teddy Kotick, Jimmy Raney
- Jazz at the Academy (Coral Records, 1956)
- Hal McKusick Quintet Featuring Art Farmer (Coral Records, 1957) kun Art Farmer, Eddie Costa, Milt Hinton, Gus Johnson
- Triple Exposure (Prestige Records, 1957) kun Billy Byers, Paul Chambers, Eddie Costa, Charlie Persip
- Cross Section - Saxes (Decca Records, 1958) kun Jay Cameron, Bill Evans, Art Farmer, Barry Galbraith, Dick Hafer, Milt Hinton, Paul Chambers, Connie Kay, Charlie Persip, Frank Socolow
- Hal McKusick kiel gastmuzikisto
- Woody Herman: Songs For Hip Lovers (Verve Records, 1957)
- Gil Melle: Gil’s Guets (Prestige Records, 1956)
- George Russell: Jazz Workshop (RCA, 1956); New York, N.Y. (Decca Records, 1959)
- Hal Schaefer: RCA Victor Jazz Workshop (RCA, 1955)
Literaturo
- Martin Kunzler: Jazz-Lexikon. Rowohlt, Reinbek 1988.
- Richard Cook, Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz on CD. 6. Auflage. Penguin, London 2002, ISBN 0-14-017949-6.
Eksteraj ligiloj
- Retpaĝo de Hal McKusick Arkivigite je 2012-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Intervjuo en 2007 ĉe jazzwax.com
Referencoj
- ↑ En ĉ tiu tempo ankaŭ okazis lia kunverkado je la kunsido de Charlie Parker (In The Still Of The Night) kun la orkestro de Gil Evans kaj la Dave Lambert Singers de la 25-a de majo 1953