Eddie Costa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Edwin James „Eddie“ Costa (* 14-an de aŭgusto 1930 en Atlas, Pensilvanio; † 28-an de julio 1962 en Novjorko, Novjorkio) estis usona pianisto kaj vibrafonisto de moderna ĵazo.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Eddie Costa ricevis pianolecionojn, vibrafonludon li tamen instruis al si mem. Li muzikis komence de la 1950-aj jaroj kun Tal Farlow, Kai Winding, Don Elliott, tenis propran triopon kaj laboris kun Woody Herman ekde 1958 ĝis 1959. Costa sonregistris por diskoj kun Bobby Jaspar, Mundell Lowe, Teo Macero, Herbie Mann, Hal McKusick, Oscar Pettiford, Joe Puma, Sal Salvador, Chuck Wayne kaj por kvar albumoj je propra nomo. Li kunlaboris je pluraj bandegoprojektoj de Gunther Schuller, Ernie Wilkins, Michel Legrand, Harry Sweets Edison kaj Buck Clayton.

Restas en memoro lia kunlaboro kun Bill Evans je la albumo Guys And Dolls Like Vibes 1958[1] kaj je la sonregistradoj de aranĝisto Johnny Carisi por la albumo Into the Hot de Gil Evans en 1961.[2]

Eddie Costa apartenas al aro de junaj ĵazmuzikistoj, kiuj same kiel Clifford Brown kaj Scott LaFaro je la komenco de multpromesa kariero mortis pro akcidento kaj fariĝis mitaj.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Kiel bandestro[redakti | redakti fonton]

  • Eddie Costa Quintet (1958) kun Art Farmer, Phil Woods
  • Guys And Dolls Likes Vibes (Coral/Verve, 1958) kun Bill Evans, Wendell Marshall, Paul Motian
  • Eddie Costa/Vinnie Burke Trio (Fresh Sound Records, 1956) kun Nick Stabulas
  • The Complete Trio Recordings (Lonehill Jazz, 1956) kun Vinnie Burke, Wendell Marshall, Nick Stabulas, Paul Motian
  • Eddie Costa & Sal Salvador Quartet - The Complete Studio Recordings (Lonehill Jazz, 1954–57) kun Eddie Bert, Frank Socolow, Bill Crow, Joe Morello, Jimmy Campbell

Kiel gastmuzikisto[redakti | redakti fonton]

  • Ornette Coleman: Beauty Is a Rare Thing (Rhino, 1959-61)[3]
  • Gil Evans: Into the Hot (Impulse!, 1961)
  • Tal Farlow: First Set (Xanadu, 1956), Jazz Masters 41 (Verve, 1952–56)/Finest Hour (Verve, 1952-56)
  • Coleman Hawkins: The Hawk Swings (Fresh Sound Rec., 1960)
  • Michel Legrand: Legrand Jazz (Phillips, 1958)[4]
  • Hal McKusick: Triple Exposure (OJC, 1957)
  • Herbie Mann: Yardbird Suite (Savoy, 1957)
  • Oscar Pettiford: Discoveries (Savoy, 1952–57)
  • Clark Terry: Mellow Moods (Prestige, 1961–62)
  • Phil Woods: Young Woods (Fresh Sound Rec., 1956)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La albumo aperis en 1958 sub laŭnoma estrado de Costa ĉe diskeldonejo Coral kaj validis longtempe kiel forvendita.
  2. Into the Hot, je laŭnoma estrado de Gil Evans, entenas la tri pecojn Moon Taj, Barry’s Tune kaj Angkor Wat de la orkestro de John Carisi, en kiu Costa ankaŭ ludas pianon, kaj Angkor Wat, en kiu li soloas
  3. kiel kunmuzikisto en la ensemblo de Gunther Schuller
  4. Eddie Costa kunlaboris junion de 1958 je la sonregistrado de la titoloj Jitterburg Waltz, ’Round Midnight, Wild Man Blues kaj Django; kromaj kunmuzikistoj estis krom Davis kaj Coltrane Phil Woods, Jerome Richardson, Herbie Mann, Barry Galbraith, Betty Glamann, Bill Evans, Paul Chambers same kiel frapinstrumentisto Kenny Dennis. La sonregistraĵoj aperis unue ĉe franca diskeldonejo Columbia Records kun la titolo Miles Davis - Facets, komp. Peter Wießmüller: Miles Davis. p. 133

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Martin Kunzler: Jazz-Lexikon.Rowohlt, Reinbek 1988.
  • Bielefelder Katalog 1988 kaj 2002
  • Richard Cook, Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz on CD. 6. Auflage. Penguin, Londono 2002, ISBN 0-14-017949-6.
  • Hans E. Petrick: Bill Evans. Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten. Oreos, Schaftlach 1989.
  • Peter Wießmüller: Miles Davis. Sein Leben, seine Musik, seine Schallplatten. Oreos, Schaftlach.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]