Sal Salvador

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sal Salvador
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1925 (1925-11-21)
en Masaĉusetso
Morto 22-an de septembro 1999 (1999-09-22) (73-jaraĝa)
en Stamford
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo bandestro • ĵaz-gitaristo • muzikinstruisto
vdr

Sal SALVADOR (* 21-an de novembro 1925 en Monson, Masaĉuseco; † 22-an de septembro 1999 en Stamford , Konektikuto) estis usona ĵazgitaristo kaj bandestro de moderna ĵazo.

Sal Salvador komencis sian profesian karieron en 1945. En 1949 li iris al Novjorko, kiel li laboris kun Terry Gibbs, Mundell Lowe kaj en 1951 kun la Radio City Music Hall Band. En 1953 kaj 1954 li ludis en la bando de Stan Kenton kaj kunverkis je la albumo New Concepts of Artistry in Rhythm de Kenton, sur kiu li estas aŭdebla kiel soloisto ĉe la titolo „Inventions for Guitar and Trumpet“. Ekde 1954 Salvador direktis propran ensemblon, ekde 1958 bandegon. Sal Salvador prezentis ĉe Jazz Festival in Newport kun Sonny Stitt kaj en la festivalfilmo Jazz On A Summer's Day. Meze de la 1960-aj jaroj li denove direktis malgrandajn ensemblojn. Salvador krome kunverkis je surdiskigoj kun Eddie Bert, Lenny Hambro kaj Don Bagley.

En pli malfruaj jaroj Sal Salvador laboris ĉefe kiel gitarluda instruisto.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Don Bagley Quintet: Jazz on the Rocks (Regent, 1958)
  • Newport Jazz Festival 1958 - Mulligan in the Main, enhavas pecon de la kvinopo de Sonny Stitt kaj Sal Salvador (Phontastic, 1958)
  • Phil Woods: Young Woods (Fresh Sound Records, 1956-57/aperinta en 2003)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]