Saltu al enhavo

Natura Parko Hoces del Río Duratón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natura Parko Hoces del Río Duratón
protektata areo, natural park [+]

Koordinatoj41° 19′ 0″ N, 3° 52′ 0″ U (mapo)41.3167-3.86667Koordinatoj: 41° 19′ 0″ N, 3° 52′ 0″ U (mapo)
Akvokolektejo50,37 km² (5 037 ha) [+]
Areo50,37 km² (5 037 ha) [+]

Estiĝo11-a de julio 1989

Vizitantoj46 591 (2007)

Natura Parko Hoces del Río Duratón (Kastilio kaj Leono)
Natura Parko Hoces del Río Duratón (Kastilio kaj Leono)
DEC

Natura Parko Hoces del Río Duratón (Hispanio)
Natura Parko Hoces del Río Duratón (Hispanio)
DEC
Map
Natura Parko Hoces del Río Duratón
Vikimedia Komunejo:  Hoces del Río Duratón Natural Park [+]
vdr
Natura Parko Hoces del Río Duratón.

La Natura Parko Hoces del Río Duratón (hispane Parque Natural de las Hoces del Río Duratón) estas protektita areo kiu enhavas la medion de la gorĝoj kiujn tiu rivero havas en sia meza sektoro. Tiuj gorĝoj formas kanjonon kiun la rivreo Duratón, alfluanto de la rivero Douro, elfosis en zono de kalkoŝtono inter la loĝlokoj Sepúlveda kaj Burgomillodo (loĝloko de Carrascal del Río), en la nordoriento de la provinco Segovio (Kastilio kaj Leono, Hispanio).

Tiu areo, konstituita per la meza sektoro de la rivero Duratón, estis deklarita natura parko la 27an de junio 1989 fare de la regiona parlamento de Kastilio kaj Leono, integriĝante kun la ceteraj protektitaj areoj de tiu regiono,​ atente al la gravo de ĝiaj naturaj ekosistemoj kaj pejzaĝaj valoroj.​ La kolonio de gipoj loĝanta en la protektita areo estas konsiderata la plej granda de Eŭropo, kaj pro sia kvanto, 575 paroj censitaj en 2003, kaj pro sia reprodukta indico. Tiu kolonio iĝis unu el la ĉefaj altiraĵoj de la parko.

La areo Hoces del río Duratón estis klasita kiel Protektita birda areo (ZEPA) integrita en la Reto Natura 2000 en aprilo 1991 kaj deklarita Loko de Komuna Gravo (LIC, laŭ hispanlingva nomo) en januaro 1998.​ Ekde 2004 la administrado de la parko estas farita pere de la Projekto LIFE, nome specifa agadprogramo de la Eŭropa Unio, en kies kadro oni realigas diversajn agadojn de bontenado kaj rekuperado krom la serĉadon de eltenebla disvolvigo de la rimedoj de la parko.​

La ermitejo de Sankta Frutos.

La parko okupas areon de 5037 hektaroj kiuj etendiĝas sur terenoj de la municipoj Sepúlveda, Sebúlcor kaj Carrascal del Río, ĉiuj de la provinco Segovio.​ Krom la natura riĉo, estas grava kultura heredo kiu pliigas la altiron de turisma celo kaj distro. El tio elstaras prahistoriaj rokpentraĵoj, la ermitejo de Sankta Frutos kaj la monaĥejo de Nuestra Señora de la Hoz.​

El la flaŭro menciindas juniperoj kaj pinoj, dum ĉe la rivero estas ulmoj kaj fraksenoj, krom la kutima abunda vegetaĵaro de ĉeriveraj arbaroj. El la faŭno, krom la menciitaj gipoj, rimarkindas aliaj rabobirdoj, kiel perknopteroj, falkoj, turfalkoj, gufoj, akcipitroj kaj reĝaj agloj, aliaj birdoj kiel monedoj, montokorvoj, rokhirundoj, bluaj rokturdoj ktp. Krome estas diversaj fiŝospecioj, amfibioj, lutroj, aproj, sciuroj, vulpoj ktp.

Bibliografio

  • Blanco Álvaro, Carlos (1997). Sepúlveda y el Duratón. Ámbito. ISBN 978-84-8183-038-5.
  • Bullón Mata, Teresa y Sanz Herraiz, Concepción (1977): «Segovia», en Los paisajes naturales de Segovia, Ávila, Toledo y Cáceres (Martínez de Pisón, Eduardo et al.). Instituto de Estudios de Administración Local. ISBN 84-7088-082-7
  • Grupo de Trabajo de Espeleología Científica de la Real Sociedad Española de Historia Natural (1980 (1974)). «Estudio del karst del Cañón del Duratón». KOBIE: Revista de Ciencias (Bilbao: Grupo Espeleológico Vizcaino (Diputación Foral de Vizcaya)) 10 (1): 51-127. BI-1240-1971.