Dundee
Dundee | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo leŭtenanta areo en Skotlando urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Skotlando | ||||
Graflando | Angus (historie) | ||||
| |||||
Poŝtkodo | DD1, DD2, DD3, DD4, DD5 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 148 280 (2016) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 202 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 56° 28′ N, 2° 58′ U (mapo)56.460555555556-2.97Koordinatoj: 56° 28′ N, 2° 58′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 18 m [+] | ||||
Areo | 67,33969 km² (67 33. 969 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Dundee [+] | |||||
Dundee (Dùn Dèagh en la gaela, Dundio en Esperanto) estas urbo en la nordorienta parto de Skotlando, kaj krome estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando. Ĝi situas proksimume 100 kilometrojn norde de Edinburgo, ĉe la norda bordo de la rivero Tay, apud la marbordo de la Norda Maro. Ĝi estas la kvara plej granda urbo de Skotlando, kun ĉirkaŭ 143 000 loĝantoj, aŭ 170 000 se oni inkludas la ĉirkaŭurbajn areojn.
Dundio oficiale akiris urban statuson en 1889. Ĝi estas alikonata en la angla kiel la "Urbo de Malkovro" (City of Discovery) pro sia longa scienca historio : el tie foriris la fama antarkta ekspedicio Discovery de Robert Falcon Scott. La ŝipo Discovery revenis al Dundio kaj restas videbla kaj vizitebla ĉe kajo de la urbo.
Nomo
Estas ne konata de kie la nomo "Dundee" venas. En la gaela, ĝi havas la prefikso "Dùn", kiu signifas fortikaĵon aŭ kastelon, kaj la sufikso "Dèagh", eble de la gaela vorto "Dè", kiu signifas fajro. La angligita versio de la gaela vorto estas uzata por ambaŭ la anglo kaj la skota lingvo versio, kaj la versio en Esperanto, "Dundio", estas ankaŭ el ĉi tiu vorto.
Servoj
Partneraj urboj
Inter la partneraj urboj de Dundio estas:
- Alexandria, Virginio (Usono)
- Dubajurbo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- Nablus, Palestina Aŭtonomio
- Orleano, Francio[1]
- Würzburg, Germanio
Referencoj
- ↑ Les villes amies (La amikaj urboj) (france). Orléans. Alirita 2019-11-15.