Saltu al enhavo

Juliane Koepcke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 13:48, 12 dec. 2023 farita de Taylorbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Juliane Koepcke
Persona informo
Naskonomo Juliane Margaret Beate Koepcke
Naskiĝo 10-an de oktobro 1954 (1954-10-10) (70-jaraĝa)
en Limo,  Peruo
Lingvoj germanahispana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Munkena universitato - doktoro de filozofio
Universitato de Kilo
Colegio Alexander von Humboldt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Hans-Wilhelm Koepcke (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Maria Koepcke Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Erich Diller (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo zoologo
biologo
verkisto
bibliotekisto
mammalogist (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Munkeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Juliane Koepcke (2019).

Juliane DILLER (10-a de oktobro 1954 en Lima kiel Juliane Margaret KOEPCKE) estas germana biologino, naskiĝinta en Peruo al germanaj elmigrintoj kiu estis konata ĉefe ĉar estis la nura survivanto de 93 pasaĝeroj kaj stabanaro la 24-an de decembro 1971, kiuj flugis per LANSA Flugo 508 super la Perua Amazonio. Koepcke veturis kun sia patrino Maria Koepcke el Lima al Pukalpa por kuniĝi al patro por ferio.[1] La aviadilo trafis akran ŝtormon, estis frapita de fulmo, kaj diseriĝis super la Amazona Pluvarbaro. Sidinte apude la patrino kaj la filino, ili estis separitaj dum falo de 3 km (Juliane restis zonita al la seĝaro), kaj ambaŭ survivis la falon. Falintaj al diferencaj areoj de la ĝangalo, Maria estis ege vundita kaj mortiĝis post kelkaj tagoj. Juliane, spite havi rompitan klaviklon kaj okulvundon, kapablis veturi sufiĉe tra la densa ĝangalo dum dekunu tagoj, antaŭ atingi lignoproduktan kampadejon kaj esti sekve savita la 3-an de januaro 1972.

Juliane revenis en Germanion marte de 1972, kie ŝi rekuperiĝis el vundaro, plustudis, kaj iĝis PhD pri zoologio kiel siaj gepatroj. Juliane revenis en Panguana, la natura rezervejo fondita de iaj gepatroj, por studi papiliojn por sia studado, kaj denove por studi la kutimaron de vespertoj por ŝia PhD. Juliane plurevenas al Peruo ofte, akompanata de sia edzo, kaj ili kune pluzorgas la konservadan heredon de ŝiaj gepatroj.

  1. The Top Wilderness Survival Stories. Outside Online. Alirita 26-a de majo 2013 .