Saltu al enhavo

Dinastio de Trastamaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 13:48, 6 mar. 2024 farita de CommonsDelinker (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Dinastio de Trastamaro
Dinastio
Blazono
Blazono
dinastio
Fino 1555 vd
Lando Reĝlando de Kastilio vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Henriko la 2-a de Kastilio vd
Branĉo de dinastio Burgundio-Ivrea en Kastilio vd
Regadoj
Reĝlando Kastilio
Dum 1369-1504, 1506-1516
Reĝlando Aragono
Dum 1412-1516
Reĝlando Navaro
Dum 1425-1479
Reĝlando de Napolo
Dum 1458-1501
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Blazono de Kastilio inter anĝeloj en la preĝejo de la Monaĥejo de Sankta Maria de El Paular en Rascafría. Fine de la 15a jarcento.

La Dinastio de TrastamaroCasa de Trastámara en la hispana origine estas reĝa dinastio, devena el la Regno de Kastilio, kiu reĝis: en la Regno de Kastilio (de 1369 ĝis 1504 kaj de 1506 ĝis 1516 (Ferdinando la 5-a), en la Regno de Aragono (de 1412 ĝis 1516), en la Regno de Navaro (de 1425 ĝis 1479) kaj en la Regno de Napolo (de 1458 ĝis 1501).

La Dinastio (malgranda branĉo de la reganta Dinastio de Burgonjo) ricevas sian nomon el la Graflando de Trastamaro, de la latina Trans Tamaris (Trans la Rivero Tambro) en la nordokcidento de Galegio, titolo kiu jam ekzistis antaŭ la surtroniĝo de Henriko la 2-a (13691379) (post la enlanda milito kiu finis je la morto en 1369 de lia patra frato Pedro la 1-a la Kruela).

Sub la diversaj regnadoj la Dinastio de Trastamaro malfortigis la monarkian aŭtoritaton atingitan de Pedro la 1-a kaj la ekonomian disvolvigon kiun okazigis la burĝaro. Samtempe sub ties registaroj manifestiĝas klare politiko kiu iros poste al la nomataj aŭtoritataj monarkioj. Ili sukcesis enmeti Kastilion en la Centjara milito, permesante la eŭropan diplomation enmetiĝi ene de la regno. Nur fine kaj sub la aragona influo oni sukcesis modernigi la regnon per konverto en potenco kapabla aliĝi en la hegemonio ekde tiam unuiĝinta de la Iberia Duoninsulo.

La Dinastio de Trastamaro ekreĝis en Aragonio danke al Pakto de Kaspo (1412), kiu finigis la sukcedan krizon kaŭzata de la senfila morto de Marteno la 1-a de Aragono en 1410.

La lasta monarko de tiu dinastio kun regado en Hispanio estis la reĝino Johana de Kastilio, kiu pro sia geedziĝo kun Filipo la 1-a (Kastilio) kaj pere de la ambaŭa filo, Karlo la 1-a, enkondukis la eniron al la regado de Hispanio fare de reĝoj de la Dinastio de Habsburgoj.

Genealogia arbo

[redakti | redakti fonton]
Genealogio de la reĝoj de la Dinastio de Trastamaro: flave la reĝoj de Kastilio kiuj unuiĝas al la ruĝaj reĝoj de la Regno de Aragono dum la epoko de la Katolikaj Gereĝoj (en la arbo Isabel kaj Fernando), blue la reĝoj de Navaro. Per geedziĝo kun Katerina de Lankastro (heredantino de Petro la 1-a, Pedro I), Henriko la 3-a, Enrique III, reakiris la dinastian legitimecon perditan pro la uzurpado fare de Henriko la 2-a, Enrique II.