Añesa
Añesa | |
---|---|
Ŝtato | Hispanio |
Aŭtonoma Komunumo | Aragono |
Provinco | Zaragozo |
Komarko | Cinco Villas (Aragono) |
Areo | (ĉe Ejea) - km² |
Alteco | 325 m. |
Loĝantaro | sen loĝ. |
Añesa situas proksimume dek kilometrojn sude de Ejea de los Caballeros. Ĝi estas neloĝata vilaĝeto en la municipo Ejea de los Caballeros de provinco Zaragozo, en la komarko Cinco Villas de la historia hispana regiono Aragono. [1]
Loknomo
[redakti | redakti fonton]Añesa aperas en sia unua mencio (1110) kiel defendo aŭ gardoturo: Tor de Anniassa. [2] En antikvaj dokumentoj de la jaro 1117 la nuna loknomo "Añesa" aperas kiel "Annessa", "Anniesse" kaj "Anniessia". [3]
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia distanco al Ejea estas proksimume iom pli ol sep kilometrojn sude, je malpli ol okcent metroj de la aŭtovojo de Ejea al Tauste, direkto ueste, en loko inter tiu ŝoseo kaj la rivero Arba.
Añesa havis propran fervojan stacidomon, kiam apud la loko pasis la fervojo Sádaba-Gallur (1915-1970). En ĝia proksimeco nun restas la ruinoj de la fervojhaltejo, la nomo pentrita sur ĝia muro malaperis, kvankam kelkaj kaheloj konservas ĝin ĉe la enirejo de la loko, kie estas la puto kaj la naĝejo. [4]
Historio
[redakti | redakti fonton]Añesa estis la centro de grava aro de templanaj aktivaĵoj. Ĝi estis cedita en 1117, fare de la aragona reĝo Alfonso la 1-a al Lope Garcés Pelegrino, kiu antaŭe estis lia tutoro. [5]
Añesa venis en konflikton kun Ejea ekde ĝia komenco: inter 1117 kaj 1133 ĝiaj kondiĉoj devis esti zorge difinitaj, pro la asertoj de la guberniestro de Ejea. En la dokumento de interkonsento surprizas la rolo de la islamanoj de Ejea, difinante la terminon; estas la nura fojo, kiam tia komunumo aperas en la dokumentoj. [5] Ĉirkaŭ 1130 Añesa estis testamentata, kun la cetero de ĝiaj havaĵoj, kiujn Lope dividis inter sia edzino, la Ordeno de la Templo, la Ordeno de la Hospitalo kaj la preĝejo de Sankta María de Zaragozo.
La loko de Añesa pasis en posedon de la "Ordeno de la Templo" per diplomo donita en 1144. La unua konata komandanto, kiu Añesa havis estis Bernardo de Serón, dokumentita inter 1185 kaj 1186. [6] La senpopoliĝo de Añesa evidentiĝis en 1149, kiam la episkopo de Pamplono cedis al la "Ordeno de la Templo" (templanoj) la preĝejon, kiun ili povis konstrui post ĝia establado. En la jaro 1414 la loko de Añesa estas menciita kiel posedaĵo de la "Ordeno de la Hospitalo".
Juan Bautista Labaña, kiu faris gravan mapon de Aragono, skribis la 13-an de novembro 1610: "AÑESA. De S. al W; 34-a. Ligo kaj duono. Estis loko. Ĝi estas detruita. Ĝi estas de Octavio López de Baylo". [4] En 1790, Felipe Ferrer y Racaj en sia libro "Idea de Exea", parolas pri la loko de Añesa. [4]
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo "Nuestra Señora de Añesa" (Nia Sinjorino Añesa): Ĝi estas romanika, kaj apartenis al la "Ordeno de la Templo" (templanoj) dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj. La origina romanika ermitejo estas de la 12-a jarcento, sed multe de ĝi estis transformita en diversaj tempoj. [6] Ĝi havas planon kun ununura ortangula navo, kiu kondukas al duonronda absido. La origina navo havis kvar sekciojn, sed nur du daŭre estas uzitaj kiel kapelo, kaj la cetero funkcias kiel butiko. La vandomuro estis konstruita en la transiro de la 16-a ĝis la 17-a jarcento. La pordo, kies timpano aperas ornamita, respondas al la fakturo de la rehabilita interveno. [6]
Estas menciinde
[redakti | redakti fonton]Añesa estas unu el la malmultaj lokoj, kiuj apartenis al "Ordeno de la Templo" en Aragono.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aragona regioneto Cinco Villas. [7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]