Aĥmed Jasin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aĥmed JASIN)
Aĥmed Jasin
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1936 (1936-06-28)
en Al-Jura, Jerusalem, Palestino
Morto 22-an de marto 2004 (2004-03-22) (67-jaraĝa)
en Gaza-urbo
Mortokialo operaco
Lingvoj araba
Ŝtataneco PalestinoBrita mandato Palestino
Alma mater Al-Azhar-universitato
Okupo
Okupo aktivulo • politikisto • kleriko
vdr

Ŝejko Aĥmed JASIN, arabe: احمد ياسين, (naskiĝis en 1936; mortis la 22-an de marto 2004) estis la fondinto de la Islama Rezista Movado, kies mallongigo iĝis mondfama kiel Hamas.

Li estis malgrand-statura barbulo, ĉiam aperanta en tradicia islama vesto. Li naskiĝis en Maĵdel ĉe Aŝkelon en 1936. Li aĝis 12 jarojn, kiam israelaj trupoj detruis lian vilaĝon kaj li mem venis al rifuĝejo de Gaza. Tiutempe li paraliziĝis ambaŭpiede: dum futbalmatĉo atingis lin piedbato je la spino. De tiam li uzis rulseĝon, sed tio ne malhelpis lin ekstudi en Egiptio, kion li devis interrompi pro monmanko. Li konatiĝis en Kairo kun la fundamentisma movado de la Islamaj Fratoj, poste en 1970 li mem fondis propran movadon, Muĵama al-Islami, en kiun li varbis junulojn. Jasin ripete diris, ke Palestino estas "sanktigita por estontaj islamaj generacioj ĝis la Tago de Juĝo", kaj ke "la tiel nomata vojo de paco ne estas paco nek anstataŭo por ĝihado kaj rezisto". [1] En tiuj jaroj Israelo permesis, eĉ sekrete apogis ilian agadon en la Gaza strio, por tiel malfortigi la potencon de Jaser Arafat kaj Fatah.

Li fondis komence de la 1980-aj jaroj (sub la efiko de la Irana Islama Revolucio) pli radikalan organizaĵon, Maĵd al-Muĝahid (gloro al la batalantoj de la Islamo). Oni arestis lin en 1984 kaj kondamnis lin pro la posedo de eksplodmaterialo kaj armiloj, sed li estis nur unu jaron en la karcero kaj liberiĝis enkadre de interŝanĝo de kaptitoj. Tiam li ekorganizis la novan organizaĵon Hamas, kiu fondiĝis la 14-an de decembro 1987 dum la unua intifado.

La israelaj ŝtat-instancoj arestis lin denove en majo 1989 kaj kondamnis en oktobro de 1991 je dumviva karcero. Tamen li estis liberiĝita en oktobro 1997 kaj forpelita al Jordanio. La liberiĝon atingis la jordania reĝo Hussein: li transdonis al Israelo du Mosad-agentojn, kiuj volis murdi Halid Mesal en Amano la politikan gvidanton de Hamas.

Li havis malbonan rilaton kun la palestina prezidento Arafat. Arafat metis lin dufoje por mallonga tempo en hejm-areston

Li estis mortigita per israela atako post la aŭrora preĝado, kiam li venis el moskeo. Unu rakedo de milita helikoptero trafis lin. Mortis ankaŭ liaj korpogardistoj. Li estis por Israelo danĝera teroristo, por Palestino liberecbatalanto, spirita gvidanto.

Eldiro de Aĥmed Jasin semajnojn antaŭ sia morto: Ni la mortminacojn ne timas, ĉar nia vojo estas la martireco. Se oni mortigas nin, centoj sekvos nin.

Lin sekvis Abd al-Aziz Rantisi kiel Hamas-gvidanto.