Aŭgusto Cezaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭgusto Cezaro

Gajo Julio Cezaro Aŭgusto aŭ simple Aŭgusto (naskiĝis la 23-an de septembro, 63 a.K., mortis la 19-an de aŭgusto, 14 p.K; latinlingve Gaius Iulius Caesar Augustus), estis la unua imperiestro de la Romia imperio, kvankam li nomis sin nur la "Unua Civitano" (princeps), kaj la "Patro de la Patrujo" (pater patriae). Antaŭ 44 a.K. oni nomus lin Oktavio (Gaius Octavius Thurinus), inter 44 - 27 a.K., Oktaviano (Gaius Iulius Caesar Octavianus), kaj je 27 a.K., li akiris la nomon Aŭgusto (Augustus). Li partoprenis en la dua triumviraro kaj la pra-nevo kaj heredonto de Julio Cezaro. Kiel triumviro kaj poste kiel imperiestro, Aŭgusto regis la Roman imperion dum 57 jaroj, de -43 ĝis 14. Li konsideris sin nedenaska membro de la historia romia familiaro gens iulia, pro tio ke li estis adoptita fare de Julio Cezaro, kaj krome konsideris sin ankaŭ nedenaska ano de la same patricia familiaro gens claudia, pro tio ke lia tria edzino Livia Drusilla estis el tiu familio: per tio do li laŭ sia memkompreno duoble estis romia nobelo.

Post la murdo de Julio, Oktavio kune kun Antonio venkis Markon Bruton kaj la respublikanojn en la Batalo de Filipio je -42. Oktavio estis malsana dum la batalo, do Antonio estis la vera venkinto. Post Filipio, Oktavio kaj Antonio kaj Marko Lepido dividis Romion inter si kaj formis la duan triumviraron. Sed poste Oktavio venkis Lepidon kaj, en la Batalo de Aktio je la 2-a de septembro -31, li venkis Antonion mem. Antonio klare estis la pli bona generalo, sed lia pasia amoro por Kleopatra nubigis lian juĝon.

Post la venko de Antonio, neniu povis stari kontraŭ Oktavio. Do je -27, la Senato donis al li la nomon Aŭgusto (latine, Augustus, "altigita") kaj donis al li la potencon de imperiestro.

La Respubliko kaj ties libereco estis delonge mortintaj—ili efektive mortis sur la kampo de Filipio—sed cent jaroj de militoj, internaj kaj eksteraj, estis anstataŭigitaj de paco, bona regado, bona mono, bonaj vojoj, libera komerco kaj poŝto, kiu alvenas. La longa romia paco komencis...

Vivo

La vivhistorio de la imperiestro Aŭgusto temas pri du tute kontraŭaj personecoj: unuflanke pri juna ambicia, foje kruela politikisto, kiu agnoskis nek leĝon nek skrupolojn por atingi la plej altan potencon, kaj aliflanke pri imperiestro, kiu - atinginte tiun potencon - ege lerte uzis ĝin kaj anstataŭis la respublikon skuitan de 100-jara interna milito per la principato, tute nova daŭra ŝtatordo.

Deveno kaj junaĝo

La morto de Cezaro en la senato, 44 a.K.
(historia pentraĵo de Jean-Léon Gérôme, 1867)

Aŭgusto kaj lia fratino Oktavio estis la gefiloj de Gajo Oktavio kaj de ties edzino Atio, nevino de Julio Cezaro.[1] La familio de lia patro apartenis al la Eques, la romiaj kavaliroj, do al la malalta plebeja kampara nobelaro.[2] Ĝi estis riĉa, sed ne tre influa. Gajo Oktavio ŝajne estis monpruntedonanto, sed eniris la senaton kaj atingis la pretorecon. Post la morto de la patro en la jaro 58 a.K. la juna Gajo kreskis unue en la kampara bieno de sia avino Julio, fratino de Cezaro, en Velletri,[3] poste en la domo de lia duonpatro Lucio Marcio Filipo en Romo. Laŭ Suetonio li faris en la jaro 51 a.K. la funebran paroladon por sia avino kaj survestis en la jaro 49 a.K. la viran togon, (toga virilis).

Ĉar Cezaro ne havis leĝe agnoskitan filon, li zorgis pri sia pranevo. Tiel danke al la propono de Cezaro li aniĝis al la kolegiaro de la pontifiko en 48 a.K. En -47 Oktavio iĝis urba prefekto. En -46 Cezaro partoprenigis lin ĉe la romia triumfo pro la venkoj en la civita milito. En la sekva jaro la juna Gajo Oktavio akompanis sian praonklon al ties milito kontraŭ la filoj de Pompeo al Hispanujo, kie li ŝajne impresis Cezaron per sia braveco. Li devis ankaŭ partopreni la planitan militon kontraŭ la Partoj kiel rajdantestro (magister equitum) kaj estis antaŭsendita kun siaj amikoj Marko Vipsanio Agripo kaj Kvinto Salvidieno Rufo Salvio jam post Apollonia en la nuna Albanujo. Tie atingis lin printempe de la jaro -44 la novaĵo pri la mortigo de Cezaro. Hejmenvenante al Romo li eksciis, ke la romia diktatoro per testamento adoptis lin kaj igis lin ĉefa heredanto de siaj privataj riĉaĵoj.

Al potenco

Bronza busto de Oktavio
(Tovaĵo el Meroe, Nubio; nuntempe en Londono, Brita Muzeo)

La pertestamenta adopto de plenkreskulo ja estis malofta, sed laŭleĝa.[4] Tial revenite al Romo Gajo Oktavio akceptis la testamenton kaj ĉiujn rilatajn devojn kaj nomis sin de tiam laŭ sia adopta patro Gajo Julio Cezaro. En la konflikto inter ties sekvuloj (ĉirkaŭantaj Marko Antonio) kaj la respublikemaj murdistoj de Cezaro ĉirkaŭ Gajo Kasio Longino, Marko Tunio Bruto kaj Decimo Junio Bruto Albino, li komence ne ludis rolon.

Kiel militista komandanto de Cezaro kaj ties kunkonsulo en la jaro -44, Marko Antonio postulis por si la gvidadon de la cezara partio. Tiel li rifuzis unue transdoni la posedaĵojn de la diktatoro al Oktavio. Tiu tamen pgis la en la testamento de Cezaro menciatajn sumojn al veteranoj kaj al la popolo de Romo. Li uzis tiucele la militkason konfiskitan en Apollonia, kiu devis financi la militon kontraŭ la partoj, sed vendis ankaŭ proprajn posedaĵojn. Tia agado estigis al li grandan nombron de sekvuloj kaj do ankaŭ politikan povon. La influriĉa romia senatoro kaj konsulo Marko Tulio Cicero subtenis la ŝajne senspertan junulon, esperante uzi lin kiel politika kontraŭpotenco kontraŭ Marko Antonio. Oktavio ŝajne akceptis tion, sed sekvis siajn proprajn planojn subtenate de propraj spertaj konsilistoj.

Inter tiuj estis personaj amikoj, kiel la riĉa Gajo Meceno, Marko Vipsanio Agripo kaj kvinto Salvideno Rufo Salvio kaj la duonpatro de Oktavio, Lucio Marcio Filipo. Kiel instruiston kaj filozofan konsiliston Oktavio elektis Atenodoron el Tarsus kaj Areion el Aleksandrio. Aparte grave estis, ke Oktavio tuj transprenis du el la plej proksimaj konsilistoj de Cezaro: Gajo Opio kaj Lucio Kornelio Balbo Major. Opio antaŭe administris la korespondencon de Cezaro kaj estris ties novaĵservon; Balbo estis privata sekretario de Cezaro kaj gvidis dum ties oftaj forestoj inoficiale la postenajn aferojn en Romo. Opio kaj Balbo iĝis gravaj konfidenculoj de Oktavio, kiuj forte influis lin dum siaj unuaj paŝoj kiel heredinto de Cezaro. Tiel la ŝajne sensperta Oktavio disponis ekde la komenco de sia politika kariero vastan konsilistaron, kiu efike subtenis lin.[5]

Alianco kun la respublikanoj

La dua triumviraro

Aŭreo de la du triumviroj Marko Antonio (antaŭo) kaj Oktavio (malantaŭo), 41 a.K.

Batalo por aŭtokratismo

Mapo de la romia imperio post la traktado de Mizeno:
La regiono estrita de Oktavio
La regiono estrita de Antonio
La provincoj de Lepido
La mara imperio de Seksto Pompeo
La reĝlando Egiptujo de Kleopatro
Romiaj satelitaj ŝtatoj
La parta imperio

Aŭgusto kiel unua inter samrajtaj

La fondiĝo de la principato

La problemo
Aŭgusto kiel triumfanto (kameo)
La solvo
Realo kaj propagando
Dosiero:Aug11 01.jpg
Aŭgusto kun la civitana krono surkape (Romo, Kapitolaj muzeoj)
Titoloj kaj aliaj honoraĵoj de Aŭgusto
Akcepto de la nova ordo

Nova ekonomia kaj socia ordo

Anoj de la imperiestra familio,
reliefo ĉe la suda muron de la Ara Pacis, Romo
Reordigo de la provincoj
Etika politiko
Aŭgusto kiel plej alta sacerdoto
(Romo, nacia muzeo)

Ekstera politiko kaj sekurigo de la landlimoj

Ordigo de la sukcedo

Morto kaj entombigo

Somere de la jaro 14 la imperiestro ekvojaĝis al Capri kajBenevento. Jam sur Capri li malsaniĝis pri diareo, tamen daŭrigis la vojaĝon al Napolo kaj Nola, ŝajne en la saman domon, kie 71 jarojn antaŭe mortis lia patro Gajo Oktavio. Tie mortis la imperiestro la 19-an de aŭgusto de la jaro 14 en la ĉeesto de sia edzino Livio kaj serion de alkurintaj altranguloj. La dato estis tiu de la tago, kiam 50 jarojn antaŭe li komencis sian unuan konsulecon. Laŭ Suetonio la viro, kiu portis tiom da maskoj en sia vivo adiaŭis per formulo, kiun uzis aktoroj fine de spektaklo: "Se nun la tuto plaĉis al vi, tiam aplaŭdu, kaj lasu nin iri hejmen dankite".

Sekvoj

La monato aŭgusto estis nomita por li.

Esperanta literaturo

Bildaro


Vidu ankaŭ

Bibliografio

Referencoj

  1. Krome Aŭgusto estis pere de sia avo Marko Atio Balbo parenco de Gnaeo Pompeio Mangno. La avo de Pompejo Magno, Gnaeo Pompejo, estis samtempe praavo de Aŭgusto.
  2. Suetonius (Aug. 2.1) uzas la esprimon minores gentes, kiun oni uzis por plebejaj familioj, reprezentitaj en la romia senato.
  3. La simpla infanĉambro de la juna Oktavio, kiu ne estis pli granda ol stokejo (cella Augusti), estis jarcentojn poste publika pilgrimejo de romianoj. Aŭgusto tiom identiĝis kun la ĉambro, ke en la popola kredo la regiono de la urbo Velletri estis konsiderata lia naskiĝloko (vidu ĉe Suet. Aug. 6).
  4. Bleicken, Augustus (2000), p. 35ff. kaj p. 692ff., Kienast, Augustus (1999), p. 6ff. kaj Bringmann, Augustus (2007), p. 256: germane: „Wahrscheinlich ist, dass im ersten Jahrhundert v. Chr. kein Unterschied mehr zwischen der Adoption unter Lebenden und der Namensübertragung durch testamentarische Verfügung gemacht wurde.“ (Verŝajnas, ke en la unua jarcento a.K. ne plu estis diferenco inter la adopto de vivantoj kaj la nomotransdono per testamenta indiko.) Kontraŭe Leonhard Schumacher opinias en Oktavian und das Testament Caesars (Oktavio kaj la testamento de Cezaro), en: Zeitschrift der Savigny-Stiftung für Rechtsgeschichte. (Gazeto de la Savigny-Stiftung pri jurohistorio.) Romanistische Abteilung. 116, 1999, p. 49–70, ke Oktavio per la akcepto de la testamento unue nur heredis la posedaĵojn de Cezaro, kaj iĝis membro de la familio Julio (gens Iulia) nur en 43 a.K., post kiam la firmigo de la adopto okazis per leĝo.
  5. Vidu ankaŭ Klaus Bringmann, Augustus (2007), p. 38.

Eksteraj ligiloj

Antaŭulo:
Julio Cezaro (-44)
Diktatoro de la Romia Respubliko

Romia imperiestro
-44 - 14

Posteulo:
Tiberio
14 - 37