Aŭrangabado (Maharaŝtro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la maŭzoleo Bibi-ka Maqbara
Fontano en Aŭrangabado

Aŭrangabado (औरंगाबाद, el la persa de la trono fondita) estas milionurbo en la federacia ŝtato Maharaŝtro en la okcidento de Barato. La urbo havas iom pli ol 1.025.000 loĝantojn. Ĝi havas universitaton.

Bazaj informoj

Historio

Aŭrangabado fondiĝis ĉirkaŭ la jaro 1610 je la nomo Kirki de la armeestro Malik Ambar veninta el Etiopio - li servis la regantojn de la sultanlando Ahmadnagar. Inter la jaroj 1682 kaj 1707 la urbo estis la rezidejo de la barata mogolo Aurangzeb. Honore al li la urbo ricevis sian nunan nomon.

Ekonomio

En la urbo nun inter alie troviĝas fabrikejo de la aŭtomobila firmao Audi. Pluraj fabrikoj prilaboras kotonon.

Klimato

En Aŭrangabado duon-seka klimato regas. La temperaturo varias inter 9-40 ° C. Plej ofte dum musono pluvas (junio-septembro). Jare pluvas po 725 mm.

Vidindaĵoj en la ĉirkaŭaĵo

  • kavaj temploj de Ellora; en distanco de 30 km, el la 5-a ĝis 10-a jarcentoj
  • Historiaj konstruaĵoj kiel la Bibi-ka Maqbara, la maŭzoleo de la plej ŝatata edzino de Aurangzeb, kiu en 1679 estis konstruita modele la la konstruaĵo Taĝ-Mahalo, memorigas pri la epoko de la Mogola Imperio.

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Carmel Berkson: The Caves at Aurangabad. Early Buddhist Tantric Art in India. Novjorko: Mapin Int. 1986.