Aŭreo (Majenco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Aŭreo
episkopo de Majenco
Bildo de Sankta Aŭreo majenca, el la Preĝejo Sankta Egidio (Heiligenstadt)
Bildo de Sankta Aŭreo majenca, el la Preĝejo Sankta Egidio (Heiligenstadt)
Persona informo
Naskiĝo
en Rodano
Morto 5-a jarcento
en Majenco
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo pastro vd
sanktulo, martiro
Festotago 16-a de junio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Aŭreo (latine Aureus) estis germana episkopo kaj martiro. Lia festotago estas la 16a de junio; li estis estro de la Episkopujo Majenco mortinta ĉ. 436 aŭ 451 en Majenco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Laŭ malnova legendo el Halberstadt li originis el nobela familio forlasante post la morto de la gepatroj ĉiujn agrablaĵojn. La havaĵojn li disdonis inter la malriĉulojn kaj ekloĝis en ermitejo ĉe Rejno. Post kelke da tempo pasigita en meditado kaj asketismo li iris post ĉiela ordono Majencon por prediki. Post la morto de Aŭreo episkopiĝis Maksimo. Unufoje Aŭreo kaj lia diakono Justino publike primokitis kaj ĵetitis prizonen; liberigite per gvardistoj ili fuĝis sed rekaptitis fare de la prefekto de Rustenfelde en Turingio kaj ekzekutitis en 451 post multaj turmentoj. La kadavroj sepelitis tie, kie poste reĝo Dagoberto la 1-a fondis la urbon Heiligenstadt kaj la Marteno-konventon.

Kiam la suvereno de Aŭstrazio venis tien por tranokti li vekiĝis la sekvan matenon sanigite de kancero. Ĉar en sonĝo diritis al li ke temus pri la mortoloko de Aŭreo kaj Justino li nomis la lokon Hagiopolis, do urbo de la sanktuloj/Heiligenstadt. La ostojn de la martiroj metitis en kesto ĉe kies proksimeco malsanuloj kaj suferantoj spertis plibonigon sanstatan. Kiam Aŭreo kaj Justino mortis por Jesuo Kristo lia fratino Justina kune kun multaj aliaj ankaŭ la morton suferis per batmortigo; ili ĉiuj samloke entombigitis.

Biografiaj versioj majencaj[redakti | redakti fonton]

Pli malfrue kelkaj relikvoj de Aŭreo venis al Majenco kaj metitis al la tombo de Justina; la majencanoj poste insistis esti en posedo de la tuta kadavro kaj havi trovinta en 1137 ambau korpojn en unu loko. Laŭ la majenca versio Aŭreo forpelitis fare de la arianoj. Kiam Attila alproksimiĝis al Majenco ili ja revenus por fortigi spirite la loĝantojn. Finfine ĉiuj kune murditus fare de al arianoj dum celebro de sankta meso. Tiun ĉi version sekvas la Roma martirlibro parte ĉar laŭ ĝi la mortigon farus ne la arianoj sed la hunoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Vollständiges Heiligen-Lexikon, vol 1. Augsburg 1858, p. 361-362. (surrete)