Aŭstria Futbala Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstria Futbala Asocio
emblemo
federacio de futbalo
Komenco 18-a de marto 1904 vd
Lando(j)  Aŭstrio
Sidejo Vieno
Ĉefestro(j) Leopold Windtner vd
Membro de FIFAUEFA • Österreichische Bundes-Sportorganisation • Aŭstra Olimpika Komitato vd
Posedatoj Aŭstria nacia teamo de futbalo • vira sub-19-jarula futbala teamo de Aŭstrio • vira sub-21-jarula futbala teamo de Aŭstrio • virina nacia futbala teamo de Aŭstrio • Aŭstria nacia teamo de plaĝa futbalo • aŭstria nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • aŭstria nacia futbala teamo de virinaj sub-17-jaruloj vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo asocio
vdr

La Aŭstria Futbala Asocio, germane Österreichischer Fußball-Bund, ÖFB, estas la nacia futbala asocio en Aŭstrio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis la 18-an de marto 1904. La asocio interalie ekde la jaro 1974 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, nomata germane Österreichische Fußball-Bundesliga [ˈøːstɐʁaɪçɪʃə ˈfuːsbal ˈbʊndəsˌliːɡa]. La ĉampiono en 2022-2023 estas la klubo Red Bull Salzburg, kiu jam la 17-an jaron akiris la titolon, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo Rapid Wien - laŭ la stato de 2023 entute 32-foje.

Krome la Aŭstria vira nacia teamo de futbalo kaj la Aŭstria virina nacia teamo de futbalo (ambaŭfoje katalune Selecció de futbol d'Andorra) reprezentas la landon en internaciaj matĉoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la aŭstra vira nacia teamo de futbalo en kvalifikiga matĉo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kontraŭ la teamo de Azerbajĝano la 8-an de oktobro 2010 en Vieno