Aŭstromarksismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aŭstromarksismo estis marksisma teoria tendenco, gvidata de Victor Adler, Otto Bauer, Karl Renner kaj Max Adler, membroj de la Socialdemokratia Partio de Aŭstrio-Hungario kaj la Unua Respubliko Aŭstra (de 1918 ĝis 1934). Ĝi estas konata pro sia teorio pri nacio kaj naciismo kaj ĝia provo akordigi tiujn kun socialismo en la imperia kunteksto. Tial, Otto Bauer elpensis la principon pri "nacia propra aŭtonomeco" kiel manieron kolekti la geografie disigitajn membrojn de la sama nacio. En Socidemokratio kaj la Nacia Demando (1907), li skribis, ke "La principo propra deziras organizi naciojn ne laŭ teritorioj sed en simplajn asociojn de homoj", tiel radikale malligante la nacion disde la teritorio kaj farante el la nacio ne-teritorian asocion.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

Komencante en 1904, la aŭstromarksista grupo organiziĝis per revuoj kiel Blätter zur Theorie und Politik des wissenschaftlichen Sozialismus kaj Marx-Studien. Neniel movado de samuloj, ĝi estis hejmo por tiaj malsamaj pensuloj kaj politikistoj kiel la novkantiano Max Adler kaj la ortodoksa marksisto Rudolf Hilferding.

En 1921 la aŭstromarksistoj formis la Internacian Dumtempan Union de Socialistaj Partioj (ankaŭ konata kiel la Du-kaj-duona Internacio aŭ la Viena Internacio), esperante unuigi la 2-an kaj 3-an Internaciojn, kio fine malsukcesis.

Aŭstromarksismo inspiris pli lastajn movadojn kiel Eŭrokomunismon kaj la Novan Maldekstron, ĉiuj el kiuj serĉis demokratian socialisman mezon inter komunismo kaj Socialdemokratio kaj maniero poste unuigi la du movadojn.

La aŭstromarksistoj ankaŭ starigis ekonomiajn kaj sociajn reformojn kiel sansistemon, urban domaron kaj edukosistemon en Vieno, kio poste inspiris la skandinavajn socidemokratiajn partiojn kaj la brita Laborista Partio.

La aŭstromarksistoj estis ankaŭ la unua movado en Eŭropo, kiu starigis armitan reziston al faŝista registaro, kvankam tio estis poste venkita en 1934.

La aŭstromarksisma principo pri nacia propra aŭtonomeco estis poste adoptita de diversaj partioj, inter ili la Bundo (Ĝenerala Juda Laborsindikato), maldekstraj cionistoj (Haŝomer Hacajr), kiuj favoras dunacian solvon en Palestino, la Juda Popolpartio inter la du mondmilitoj kaj la Demokratia Unio de Rumaniaj Hungaroj post 1989.

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Aŭstromarksismo povas esti vidata kiel la antaŭvenintaĵo de Eŭrokomunismo. Ambaŭ ideologioj estis konceptitaj kiel alternativoj al Marksismo-Leninismo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]