Abizanda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abizanda
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22392
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 162  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 15′ N, 0° 12′ O (mapo)42.2438888888890.19861111111112Koordinatoj: 42° 15′ N, 0° 12′ O (mapo) [+]
Alto 636 m [+]
Areo 44,838534 km² ( 448 3.8 534 ha) [+]
Abizanda (Provinco Ŭesko)
Abizanda (Provinco Ŭesko)
DEC
Abizanda
Abizanda
Situo de Abizanda
Abizanda (Hispanio)
Abizanda (Hispanio)
DEC
Abizanda
Abizanda
Situo de Abizanda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abizanda [+]
vdr

Abizanda [abiZANda] (aragone L'Abizanda) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña kun Aínsa) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

En la loko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Abizanda.

Ĝia municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko Sobrarbe, kiel malgranda municipo en la komarko, lime kun La Fueva, Palo, Aínsa, Arcusa, Naval kaj Barbastro. Abizanda estas iomete okcidente de la fino de la Akvorezervejo de El Grado. Krom la ĉefurbon, la municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Escanilla, Lamata kaj Ligüerre de Cinca.

La loĝloko Abizanda mem (636 msm)[1] estas je 89 km oriente de Huesca, alirebla laŭ ŝoseo A-138 el Aínsa norde kaj El Grado kaj Barbastro sude. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelturego.

Temas pri mezepoka loĝloko kun turo de la 11-a jarcento kaj granda heredo kaj romanikaj kaj de araboj. La kastelo de Abizanda estis konstruita de Sanĉo Garcés la 3-a de Navaro, sur la plej alta pinto kiel kontrolejo de la valo de la rivero Cinca.

Komence de la 19-a jarcento kaj Abizanda kaj tuta Sobrarbe estis damaĝitaj pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la epizodo nomita de la Bolsa de Bielsa en majo kaj junio 1938, dum la respublikanoj rezistis kontraŭ duoble multnombraj fortoj; finfine ili povis pasi al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Abizanda mem kie oni malaltiĝis el 504 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 151 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la romanikaj preĝejo kaj kapelo, kastelturego, turdomegoj, murego, islamdevenaj putoj, en Escanilla, la Turo kaj la Casa Mora (maŭra domo), kaj naturaj lokoj. Ermitejoj kaj palaco en Ligüerre de Cinca.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Oficiala retejo
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Abizanda en la hispana Vikipedio.